2012-03-27

ĉu sociaj retejoj vastigas aŭ malvastigas nian mondrigardon?

lastatempaj artikoloj(1) komentas la evoluon de interhomaj rilatoj en la reto.  sociaj retejoj, interalie, ne nur pasive proponas informojn, ili ankaŭ alŝovas al ni novajn tekstojn, novajn bildojn, novajn homojn, aktive esplorante iliajn similojn kun niaj pasintaj elektoj, kaj uzante malrektajn ligojn: la proponataj tekstoj estas tiuj, kiujn niaj rilatuloj legis, la bildoj estas tiuj, kiujn ili ŝatas, la novaj homoj estas „amikoj de niaj amikoj“.  ankaŭ retaj serĉiloj adaptas siajn respondojn al la petantoj, al ilia geografia loko, al ilia lingvo...

tiujn adaptiĝemajn sistemojn oni elpensis por nia kontento.  algoritmoj kalkulas proksimecojn en la matematika spaco de rilatoj, kaj konigas al ni tiujn trovaĵojn, kiuj plej probable plaĉos al ni, ĉar ili similas al niaj preferoj.  ili grandigas nian mondon.

ili ja grandigas laŭ nombro, sed ĉu laŭ diverso?  eli pariser dubas ĉi tion.  la ekzemplo, kiujn ĉiuj citas el lia ted-prelego(2), estas jena: e. pariser, pli ema al „liberalismo“ ol al „konservismo“, zorge sampezigis siajn rilatulojn el tiuj du politikaj grupoj en vizaĝlibro (fejsbuko), tiel ke li aŭdu la diskutojn de ambaŭ flankoj.  laŭtempe la konservistaj notoj tamen malmultiĝis en liaj novaĵfluoj.  li konsciiĝis, ke vizaĝlibro forigadis liajn konservismajn rilatulojn, ĉar li malpli ofte alklakis iliajn notojn.

je ĉi tiu punkto komentanto de iu artikolo prave rimarkigas, ke e. pariser mem kaŭzis la evoluon.  li alklakis pli ofte al „liberalismaj“ artikoloj, kaj per tio rompis la sampezon.  tio veras.  e. pariser tamen agis, kiel agas ĉiu homo en aŭ ekster la reto.  sociologoj montris, ke homoj pli volonte rilatas kun similuloj, samopiniuloj, samhobiuloj... iom paradokse studentoj de grandaj universitatoj havigas al si tre similajn rilatulojn, ĉar ili povas elekti inter multaj homoj, kaj studentoj de malgrandaj lernejoj havas pli diversajn amikojn, kiujn malvasta elekteblo trudas al ili(3).  ĉi tiun naturan logon de simileco interretaj servoj tamen aktive fortigas.

aliaj esploristoj juĝas male, ke la multeco de „malfortaj ligoj“ al multegaj homoj  en sociaj retejoj vere konigas al ni novaĵojn(4)...  la debato ne baldaŭ finiĝos.

notoj:
(1) precipe recenzoj de: „the filter bubble: what the internet is hiding from you / eli pariser. - penguin, 2011“.
(2) ted-prelegoj, mi memorigu, ne volas esti tedaj, sed instruas pri „technology, entertainment, design“, proksimume „teĥniko, amuzaĵoj, fasono“.  volontuloj disponigis plurajn esperantajn tradukojn, inter kiuj la prelego de e. pariser ne estas.
(3) social ecology of  similarity: big schools, small schools and social relationships / angela j. bahns, kate m. pickett, christian s. crandall. - group processes and intergroup relations, 2011, 15(1) 119–131.
(4) the role of social networks in information diffusion / eytan bakshy, itamar rosenn, cameron marlow, lada adamic. - arxiv:1201.4145v1, 2012-01-19.

Aucun commentaire: