2012-02-03

titolarto

  • ...
  • la azeno-paraŝutisto kiu plorigas infanojn.
  • eta mirinda semo.
  • la rajto diri ne, ne, ne.
  • ĉiuj freneze ŝatas vilajn bestojn.
  • la dimanĉado de avĉjo roni.
  • ...

tiel sin anoncas kelkaj nacilingvaj publikaĵoj.  mi ne legis ilin, sed mi gratulas pro la sprito de titoloj.

ankaŭ gazetistoj flegas titolojn.  tradicie la enhavtabelo de la franca gazeto "liberigo" (fr: libération) estas vico de vortludoj, kiun oni postkomprenas legante la artikolojn; pri la rolo de enhavtabelo iuj ĵurnalistoj havas propran komprenon.

ol ĵurnalistoj eĉ pli liberas blogistoj, verkistoj kaj aliaj babiluloj.  ili povas elekti titolojn sen trudo kaj regulo, kiel faris laŭdire aŭtoro de iu „ses-voluma traktaĵo pri pentrarto“, kiu reale estas maldika libreto sen unu eĉa frazo pri pentro.

mi pripensas plenan uzon de tiu libereco.  miaj venontaj notoj eble estos:
  • purpura floro en intermamo (reala enhavo: pri la kreskaj deficitoj de eŭropaj ŝtatoj)
  • mi tro satas je kaviaro (pri hindaj skribosistemoj)
  • kiam blekas la financisto (pri hejma bredo de testudoj)
  • mendis unu brandon, ricevis du tomatsukojn (pri ergonomio de komputilaj programoj)
  • ĝaĉjo, ne forĵetu la gladilon! (recepto de ĉarlotkuko)
  • ...

Aucun commentaire: