2011-12-23

universitato de la supozo

estus malĝentile, se mi mokus la aŭtomatajn tradukojn de la angla vikipedio, kiun faras la programoj de la firmao gramtrans (kaj precipe laŭnome de sinjoro ekhardo bick), sub la nomo vikitrans.  tamen bela hazardo meritas noton.

neeviteble tradukiloj iam kaj tiam eraras, ofte pro trotradukemo.  kelkaj el tiuj eraroj havus honoran lokon en antologio de maŝinaj vortludoj.  kolego mia iam parolis kun germana teamo, kiu estis prilaboranta germanan-francan tradukilon kaj havis zorgon pro la germana vorto barbareco („barbarei“), kiun la sistemo entrepreneme dispartigis kiel „bar-bar-ei“ kaj sekve redonis kiel „trinkej-trinkej-ovo“.

alian ekzemplon liveras wikitrans en la artikolo pri la filipina universitato de assumption„assumption“ estas la nomo de kristana festo de ĉieliro, kaj ĝin elektis tiu katolika universitato.  sed la programo scias, ke „assumption“ estas ankaŭ supozo.  vi do povas legi artikolon pri la universitato de la supozo, kio sume estas sufiĉe konvena nomo por iuj universitataĵoj, kaj en ĝi vi ekscios, kiel vi povas iĝi „fraŭlo de scienco en komerco"„fraŭlo de scienco en biologio“.  ja la angla „bachelor“ signifas lerno-gradon, sed ankaŭ senedzinulon.

el ĉio ĉi ne konkludu, ke se vi lernos en universitato, kiu donas tro malcertajn instruojn, vi destiniĝos al ĉiama fraŭleco.  kvankam eble...

Aucun commentaire: