2011-12-16

agrikultura konsilo aplikata al interreto

antaŭ sufiĉe multaj jaroj mi laboris en vinberrikolto.  kunpremite kun ceteraj rikoltistoj en la kamioneto veturanta al kampoj, mi miris, ke ni iras ĉiumatene al tute alia loko, ol en la antaŭa tago.  al la demando, sekve de kio liaj vinberĝardenoj tiom disas, la posedanto respondis: "tiel estas pli bone, ĉar se venas hajlo kaj ĉiuj kampoj estas en sama loko, la tuta rikolto detruiĝas.  kun disaj kampoj ni malgrandigas la perdojn."

(li povus aldoni, ke se plie la vinberĝardenoj disas inter alispecaj kampoj, tio malgrandigas la riskojn de kontaĝaj malsaniĝoj, kaj do grandparte superfluigas pesticidojn.)

en la franclingva blogo por informoserĉistoj brainsfeed mi legis la esence saman konsilon: ne konservu ĉiujn viajn datumojn ĉe la sama servo.  se iu el la servoj, kiujn vi uzas, paneas, almenaŭ la aliaj daŭrigas.  se iu el ili fermiĝas aŭ abrupte altigas la kotizon, vi formigrigos nur parton de viaj datumoj.  se vi timas, ke iu el ili suĉas tro da informoj pri vi, ĝi vidos nur parton de via agado.

mi agas laŭ tiu agrikultura-interreta konsilo.  retpoŝton kaj kelkajn programetojn mi konservas ĉe eksa interretperanto, blogon flegas ĉe blogger.com, bildojn ŝutas en ipernition, recenzojn publikigas en libroklubo de kvinpetalo, receptojn kaj terminarojn en vikilibroj, kaj tiel plu...  tio igas min iom pli fantoma en la reto, sed sekurigas la tuton.

proverbo konata en pluraj lingvoj esprimas la samon tre ĉiutagece: "ne metu ĉiujn ovojn en la saman korbon".

2 commentaires:

Piotr a dit…

Sed kion fari kiam mi havas nur unu korbon, mi la ovojn intreplektas per tavolo de tuko.Mi iomete ŝorĉas ĉi momente. Sed, serioze informoj grava afero de nia vivo.

ĵeromo a dit…

ja, vi antaŭvidas la sekvan demandon: kion oni faru, se oni havas nur unu korbon? via solvo bonas.

la postsekva demando estas probable: kion oni faru, se oni havas neniun korbon? kaj la postpostsekva: kion oni faru, se oni havas nek korbon nek ovojn? tiam supozeble problemo ne plu estas.