2011-11-05

prempaŭsaj literoj

en la 1960- ĝis 1980aj jaroj furoris prempaŭsaj literoj.  personaj komputiloj ankoraŭ ne estis, kaj konsekvence grafikaj programoj ankaŭ ne.  renoma marko de liter-sortimentojn estis letraset.

jx-vasxe-letraset-okulekzerco-2011prempaŭsa folio estas travidebla kaj subhavas ĉiun literon, ciferon, interpunkciaĵon aŭ signon en unu grando kaj stilo kaj plurekzemplere.  oni surmetas sur paperfolion, kaj la elektitan literon transpremas frotante per la pinto de krajono.  ĝi estis facila rimedo por preparo de afiŝetoj kaj aliaj dokumentoj, en kiuj oni volas pli da fantazio, ol tiam disponigis grandaj presmaŝinoj.

por enkonduki al la procedo de nigra etudo homojn sen praktiko de kaligrafio abdollah proponis ekzercon per prempaŭsaj literoj.  la unua parto de la staĝo konsistis do el libera enpaĝigo per prempaŭsaĵoj.

nigra etudo eble estas inter la fontoj de lirika abstraktismo tra la verko de mark tobey, frua kaj ne tiom fama ano de tiu skolo.  laŭ iuj asertoj li dum restado en israelo interesiĝis pri araba kaj persa skribarto.

albumeton de prempaŭsaĵoj mi liveris en iperniti.

2 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit…

tre interesa!

ĵeromo a dit…

jes, mi rakontis, kvazaŭ prempaŭsaj literoj estus malaperintaj dinosaŭroj de la grafika mondo. tamen ili plu estas vendataj en kelkaj retvendejoj, almenaŭ kiel amuzaĵoj.