2011-11-11

mezuro de kontraŭleĝaĵoj

jx-vasxe-procesio-multkolora-2007
la neobeo al trafiklampoj en francio kreskis je 110 % en 2010.  ne.  per pli ĝustaj vortoj: pro neobeo al trafiklampoj kreskis je 110 % la rilataj monpunoj.  tiun kreskon klarigas precipe la almeto al semaforoj de radaroj, kiuj aŭtomate fotas neobeantojn.

kvanta takso de kontraŭleĝaĵoj estas delikata afero, ĉar leĝorompantoj ne aliĝas al kluboj.  ne ekzistas klubo de semafor-fajfuloj, kiu gaje anoncus grandan ano-nombron kaj registrus ties agojn.  alifanke ju pli da rimedoj aŭtoritato dediĉas al persekuto de leĝorompoj, des pli da okazoj ĝi trovas.  tre logike.  la paradoksa sekvo tamen estas, ke ju pli diligente oni provas malfaciligi iun specon de krimo, des pli da okazoj de ĝi oni elnombras.  necesas komunikotalento por emfaze raporti, ke "oni serĉis, trovis kaj punis pli da tiaspeca krimo, kaj sekve tiu speco de krimo (probable) malpliiĝas"... ĉu kaj kiom ĝi malpliiĝas, oni ne scias.  por vere scii, oni devus ne persekuti, sed senfare observi.

simila paradokso funkcias en historia interpreto de malpermesoj.  se iu el la leĝoj de hamurabi malpermesas sorĉadon, historiisto antaŭ ĉio konkludu, ke iuj homoj en la tiama socio sorĉadis.  inverse neniu leĝo malpermesas, ke neplenaĝaj knabinoj rajdante trivostajn ŝafojn kantu operajn ariojn ŝvebante en aero.  kion oni malpermesas, tio nepre okazas.

2 commentaires:

Toño a dit…

jes, certe, iam mi legis historian libron, en kiu oni konkludis ke iun agadon (mi ne memoras precize kiun) oni ofte plenumis en tiu epoko, konsiderante kiom ofte oni ripetis leĝojn kaj dekretojn ĝin malpermesantajn.

ĵeromo a dit…

klare, des pli se la malpermeso ripetiĝas...