2011-08-11

gramatika naturo de sektoj kaj fruktoj

la esperanta teorio pri gramatikaj naturoj tiom famas, ke mi nur tre mallonge resumos ĝin, antaŭ ol mi prezentos pripenson.

la teorio

nur memorige do: la teorio pri gramatika naturo de radikoj estas tiu teorio, kiu klarigas, kial oni diru pri agadoj kaj respondaj iloj unuflanke "kombi" kaj "kombilo" (ne *"kombo" tiusence), aliflanke "brosi" kaj "broso" (ne *"brosilo"), per tio ke "komb" estas verba radiko, kaj "bros" estas substantiva radiko.  al tio oni aldonu adjektivajn radikojn, kiel ekzemple "elegant" kaj oni ricevas iun el la bazoj de plimulto de gramatikaj teorioj, kiujn oni aplikis ĝis nun al la morfologio de la lingvo internacia.

variaĵo de tiu teorio estas, ke oni povas konsideri ne radikojn, sed bazajn vortojn: de baza "broso" oni derivas "brosi", dum de baza "kombi" oni derivas "kombilo", kaj tiel plu.  (kiam mi parolas ĉi tie pri "derivado", mi celas ĉiun ajn specon de vortfarado.)

pmeg en ĉapitro 37.1 - vortelementoj kaj signifoj sufiĉe nuance prezentas la aferon.

en ambaŭ variaĵoj, la teorio estas esence modesta.  kial oni kombas per kombilo kaj brosas per broso ĝi ĝustadire ne klarigas.  ĝi provizas framon por tia klasigo de la vortoj, ke derivaj reguloj estigos la ĝustajn formojn por la ĝustaj sencoj.  alivorte ĝi malpermesas *"kombo"n por la senco de ilo por kombi, kaj ĝi malpermesas *"brosilo"n kiel balastan formon.

duboj

kelkaj aŭtoroj esprimis dubojn pri tiu teorio.  interalie tiel mi komprenas aludon de miŝelo duc-goninaz en la antaŭparolo de piv2.  li skribas:
mi ne estas katenita de dogmo pri la "kategorioj".  laŭ mia koncepto la elekto de kapvorto estas nur vortara oportunaĵo, bazita sur semantikaj konsideroj.
ankaŭ mi skeptikas pri la valoro de la triopo substantiva-verba-adjektiva.  motivojn por skeptiko mi trovis en la laboro pri reta vortaro.  ili eble similas al tiuj de duc-goninaz, kiu multe pli ol mi estas vortaristo.

mankoj

okazis, ke mi devis redakti artikolojn pri iuj sektoj.  mi konstatis, ke "kvakero" estas nomo de sektano, de kiu oni derivas la nomon de la sekto "kvakerismo".  sed inverse "bahaismo" estas nomo de sekto, kaj de ĝi oni derivas la nomon de sektano "bahaismano".  ŝajnas do ke ekzistas du klasoj de prisektaj vortoj (ĉu simplaj, ĉu jam kunmetitaj).  unuflanke "kvakero, katoliko, protestanto, judo..." baze estas homnomoj, aliflanke "islamo, ŝintoo..." baze estas sektonomoj.  ekster tiuj du derivklasoj cetere ekzistas okazoj, kiam la sekto kaj la sektano ricevas formojn, kiuj ne deriviĝas iu el la alia, sed aŭ deriviĝas ambaŭ el alia bazo: "jehovisto / jehovismo" el "jehovo", aŭ ne deriviĝas el esperanta bazo: "ŝijaisto / ŝijaismo" por kiuj ne ekzistas esperanta *"ŝijao".

okazis, ke mi devis redakti artikolojn pri iuj nomoj de fruktoj kaj respondaj vegetaĵoj.  mi konstatis sen granda surprizo, ke homoj, havante buŝon ne nur por paroli sed ankaŭ por manĝi, baze nomas manĝeblajn fruktojn "pomo, oranĝo, frago, banano..." kaj de tiuj nomoj derivas diversrimede la nomojn de respondaj vegetaĵoj "pomarbo aŭ pomujo, oranĝarbo, fragujo, bananarbo...", kaj male, kiam nenio manĝeblas, oni nomas la vegetaĵon kaj okaze de bezono derivas la nomon de la frukto: "fago / fagofrukto", "sambuko / sambukbero"...  simile al la situacio pri sektoj, oni trovas kelkajn okazojn de nekomuneco de vortoj: "pino / strobilo aŭ konuso", "kverko / glano"...

kial mi mencias tiujn du vortklasojn de sektoj kaj fruktoj?  nu simple tial, ke — memoru — la teorion pri gramatikaj naturoj oni kutime prezentas kiel klarigon pri ĝusta kaj malĝusta derivado.  tion ĝi efektive faras pri tre multaj vortoj, ĉar la vortoj pri agadoj kaj respondaj iloj aŭ aĵoj abundas en la lingvo.  en komparo la sektoj aŭ fruktoj estas malvastaj klasoj.  tamen kiel la teorio utilas por tiuj okazoj?

se ni rekonsideras la sektojn, la sekvo de niaj ĉi-supraj konstatoj estas ke ĉar "kvakero" estas homnomo, la formo *"kvakeristo" estas balasta kaj neakceptebla (simile kiel *"brosilo" en sia kampo).  kaj inverse *"islamo" ne funkcias kiel homnomo, oni parolu pri "islamano" (samkiel "kombo" ne estas ilo oni parolu pri "kombilo").  kiel la teorio de gramatikaj naturoj helpas prezenti tion?  kiel ĝi klasigas "kvakero"n unuflanke, kaj "islamo"n aliflanke?  la respondo estas: ĝi klasigas ilin sendistinge kiel substantivajn vortojn.  alivorte la teorio de gramatikaj naturoj restas strikte senefika por antaŭdiri ĝustajn kaj malĝustajn formojn de sekto- kaj sektano-nomoj.

pri fruktoj statas tute same.  bazaj nomoj de vegetaĵoj kaj de fruktoj trafas en la kategorion de substantivaj radikoj, kaj la klasika teorio provizas nenion por eviti la formon "fagarbo" aŭ la misuzon de "pomo" por la vegetaĵo.

aliaj mankoj

rimarku ankaŭ, ke gramatikaj problemoj, kiuj unuavide neniel rilatas al la teorio de gramatikaj naturoj fakte konsistigas similajn mankojn en ĝi.  tradicie esperantaj gramatikoj listigas vortojn, kiuj estas per si mem inaj: "megero, amazono, putino...".  kial entute gramatikistoj prizorgas?  supozeble tial, ke tiuj vortoj ne funkcias laŭ la regulo, ke nomon de ino oni derivas el la nomo de viro per aldona "-in", kiel en "onklo / onklino".  ankaŭ ĉi tie oni volas fakte antaŭdiri, ke *"megerino" *"amazonino" kaj similaj estas malĝustaj.  sed ĉar la teorio de gramatikaj naturoj ne helpas, oni prezentas la aferon en aparta ĉapitro.

simile, parto de la problemo de landnomoj estas, ke en iuj okazoj oni derivas la nomon de lando el la nomo de gento: "germano / germanio", en aliaj okazoj inverse: "indonezio / indoneziano".  ĉi tiun demandon oni abunde priparolas, sed neniam postulas, kvankam ĝi estas problemo de ĝusta kaj malĝusta derivado, ke ĝin klarigu la tielnomataj gramatikaj naturoj.

povas esti, ke mi malbone komprenas la celojn de la teorio, kaj ke ĝiaj tri klasoj havas aliajn utilojn ol gvidado pri vortfarado.  se tiel estas, mi volonte agnoskos ke mia kritiko ne ĝustas.

oni komprenu ĉiuokaze, ke mi ne juĝas la teorion de gramatikaj naturoj erara.  male, mi opinias ĝin ĝusta, sed tion mi kritikas, ke ĝi sian vojon ne ĝisfine iris.  se ĝi pretendas antaŭdiri ĝustajn kaj malĝustajn derivaĵojn, ĝi ne haltu je la plej komunuzaj klasoj de agadoj, aĵoj, ecoj...  ĝi ankaŭ konsideru sektojn, fruktojn, inojn, landojn kaj multajn aliajn, kiuj necesas por kompleta antaŭdiro de ĝustaj formoj kaj sencoj.  en tiu okazo, oni ankaŭ devos revizii la laŭdiran interrespondecon inter gramatikaj klasoj (substantivo, verbo, adjektivo) kaj derivklasoj, ĉar la derivklasoj multiĝos: oni evidente ne povos asigni ekzemple al bazaj nomoj de sektoj la klason prepozicio kaj al bazaj nomoj de sektanoj la klason adverbo, tio estus plene arbitra kaj la nombro de sintaksaj vortklasoj ĉiuokaze ne sufiĉos.  la bela simetrio, kiun rené de saussure origine kredis rimarki inter sintaksaj vortklasoj (substantivo verbo...) kaj sencaj kategorioj pravigantaj la derivadojn (iloj kaj aĵoj, agadoj...) ne konserviĝos en pli kompleta teorio de vortfarado.

4 commentaires:

Ken Miner a dit…

La praktika nivelo: Sufiĉe ofta aserto de tiuj, kiuj oponas agnoskon de radikaj karakteroj, estas: "Se oni ĝuste difinas la signifon de ĉiu radiko (kion oni devas fari ĉiuokaze, ekzemple en vortaroj), tiuj difinoj mem enhavos la kategoriojn." Ekzemple tio ŝajne estis la pozicio de William Auld. Fakte tiu aserto pravas, kvankam mi iom primokis ĝin en unu el miaj artikoloj (ĉar ĝi forigas la kategoriojn, nur por reenporti ilin sub alia vestaĵo). Sed tio validas ankaŭ pri viaj nekategoriaj ekzemploj. La kategorioj aperus nure en ĝusta elektado de kapvortoj; por scii pri ĝustaj derivoj de 'kvakero' aŭ 'islamo' necesus legi ankaŭ la difinojn.

Ideale la difinoj informu ankaŭ pri transitiveco, telikeco, kaj faktiveco. Tio eblus per zorga elekto de ekzemploj, SE eblus certi pri la faktoj.

La teoria nivelo: vi pravas; ne ekzistas teoria distingo inter 'kvaker-' kaj 'islam-' paralela al tiu inter 'bros-' kaj 'komb-'. La diferencon inter 'kvaker-' kaj 'islam-' k.c. nur eblas klarigi historie, atentante la devenojn de tiuj radikoj. Ni prenis 'kvakero' supozeble de la angla 'Quaker', kiu signifas homon; ni prenis 'islam-' el diversaj lingvoj, en kiuj ĝi signifas religion. Eĉ la kategoriojn ni povas klarigi surbaze de la etnolingvoj, el kiuj ni prenis la koncernajn vortojn. Se Esperanto ne estas konsekvenca, ni povas konsoli nin notante, ke neniu lingvo, kiu multe pruntas de aliaj lingvoj, estas konsekvenca. Oni rajtas iom miri, ke ni nomas Esperanton "planlingvo"!

ĵeromo a dit…

dankon pro la detala komento, ken.

jes, se oni deziras plenan morfologian teorion, tri ecoj ne sufiĉas. transitiveco, telikeco, faktiveco, landnomo, homnomo kaj multaj aliaj trajtoj necesos. probable iuj aferoj aperos nur en redaktitaj difinoj kaj tiam estos lasitaj al homa interpretado (ne estos kompute uzeblaj ekzemple por aŭtomata tekstokontrolo).

al tio aldoniĝas la problemo, ke variajn derivojn la lingvo diversgrade toleras. unuflanke tio dependas je la koncerna trajto: *"brosilo" estas klare malĝusta, sed "eleganteco" kaj "eleganto" estas ambaŭ akceptataj aŭ kiel samsencaj aŭ ĉe iuj autoroj kun nuanco. aliflanke tio dependas de la komuneco de la vorto: ĉio klaras pri "broso" (ĝi delonge estas ilo), sed ne ĉio klaras pri "zomo" (jen ĝi estas ilo, jen ĝi estas agado laŭ la tekstoj) probable tial ke oni ne bone sentas, ĉu oni pruntis "zomo" aŭ "zomi".

fine ekzistas limo al la kapablo antaŭdiri ĝustajn kaj malĝustajn formojn, ĉar tio rapide tuŝas al pura semantiko. ĉar "islamo" estas religio, tio malpravigas derivon per "-ism". sed jen ĝuste "islamismo" ekzistas kun aparata senco de politika movado sin apoganta al iu teorio de islamo. kaj kiaj reguloj kontraŭ absurdaj derivoj kiel "maltablo" aŭ "prunrapido"?

Pierre Telle Bouvier a dit…

Saluton, via notejo estas tre riĉa, gratulojn!
Pri gramatika naturo... ankaŭ mi opinias, ke estas semantika afero klarigita per difino. Pli ĝenerale la problemo restos nesolvebla dum ni parolos pri derivado. Esence E-o ne funkcias per derivado sed per kombinado, t. e. kunmetado ekde la principo de entenateco (inkluziviteco)(Vidu la 11a gramatika regulo de la Fundamento:
nome la lastan frazon, kiun La redaktoj de la PAG tute malzorgis, ĉar ili pensis nur pri derivado.
Ĉu vi legis la verketon "Ĉu E-o estas Fundamente facila", (trovebla ĉe UEA, E-o France...) aŭ surrete, (parte kaj sen skemoj)ĉe http://www.bonalingvo.org/index.php?title=%C4%9Ceneralaj_artikoloj
Ĉu vi ĉeestos en Artigues? mi prelegos Mardon vespere je 20h30.
Samideane, Pjer.

ĵeromo a dit…

mi ne konis vian artikolon, kiun mi ĵus legis kun intereso. ĉu oni analizu per striktasenca derivo aŭ per kombino estas multe pli vasta temo, ol mi komentis ĉi-note. via propono estas certe defendinda kaj ampleksiginda, se ĝi konsideru ekzemple ankaŭ postmodifilojn kiaj -et -eg -aĉ, kaj probable aliajn okazojn pri kiuj mi ne pensas nun...

mi ne estos en artigues kaj ne povos aŭdi vian prelegon aŭ kundiskuti, bedaŭrinde.

mi bondeziras.