tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post8761641402297339565..comments2023-06-04T15:59:09.381+02:00Comments on interparoloj: gramatika naturo de sektoj kaj fruktojĵeromohttp://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.comBlogger5125tag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-3000072375349942942022-11-04T01:10:00.749+01:002022-11-04T01:10:00.749+01:00Appreciate this bllog postAppreciate this bllog postStair Contractors Garden Grovehttps://www.stairs-railings.com/us/california-railings/stair-contractors-garden-grove.shtmlnoreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-80260184589822685952013-05-04T15:53:17.073+02:002013-05-04T15:53:17.073+02:00mi ne konis vian artikolon, kiun mi ĵus legis kun ...mi ne konis vian artikolon, kiun mi ĵus legis kun intereso. ĉu oni analizu per striktasenca derivo aŭ per kombino estas multe pli vasta temo, ol mi komentis ĉi-note. via propono estas certe defendinda kaj ampleksiginda, se ĝi konsideru ekzemple ankaŭ postmodifilojn kiaj -et -eg -aĉ, kaj probable aliajn okazojn pri kiuj mi ne pensas nun...

mi ne estos en artigues kaj ne povos aŭdi vian prelegon aŭ kundiskuti, bedaŭrinde.

mi bondeziras.ĵeromohttps://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-29981370617333265092013-05-03T12:18:14.478+02:002013-05-03T12:18:14.478+02:00Saluton, via notejo estas tre riĉa, gratulojn!
Pri...Saluton, via notejo estas tre riĉa, gratulojn!
Pri gramatika naturo... ankaŭ mi opinias, ke estas semantika afero klarigita per difino. Pli ĝenerale la problemo restos nesolvebla dum ni parolos pri derivado. Esence E-o ne funkcias per derivado sed per kombinado, t. e. kunmetado ekde la principo de entenateco (inkluziviteco)(Vidu la 11a gramatika regulo de la Fundamento:
nome la lastan frazon, kiun La redaktoj de la PAG tute malzorgis, ĉar ili pensis nur pri derivado.
Ĉu vi legis la verketon "Ĉu E-o estas Fundamente facila", (trovebla ĉe UEA, E-o France...) aŭ surrete, (parte kaj sen skemoj)ĉe http://www.bonalingvo.org/index.php?title=%C4%9Ceneralaj_artikoloj
Ĉu vi ĉeestos en Artigues? mi prelegos Mardon vespere je 20h30.
Samideane, Pjer.pjerhttps://www.blogger.com/profile/17102501740653962973noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-25124608565427147882011-08-13T11:41:34.248+02:002011-08-13T11:41:34.248+02:00dankon pro la detala komento, ken.
jes, se oni de...dankon pro la detala komento, ken.

jes, se oni deziras plenan morfologian teorion, tri ecoj ne sufiĉas. transitiveco, telikeco, faktiveco, landnomo, homnomo kaj multaj aliaj trajtoj necesos. probable iuj aferoj aperos nur en redaktitaj difinoj kaj tiam estos lasitaj al homa interpretado (ne estos kompute uzeblaj ekzemple por aŭtomata tekstokontrolo).

al tio aldoniĝas la problemo, ke variajn derivojn la lingvo diversgrade toleras. unuflanke tio dependas je la koncerna trajto: *"brosilo" estas klare malĝusta, sed "eleganteco" kaj "eleganto" estas ambaŭ akceptataj aŭ kiel samsencaj aŭ ĉe iuj autoroj kun nuanco. aliflanke tio dependas de la komuneco de la vorto: ĉio klaras pri "broso" (ĝi delonge estas ilo), sed ne ĉio klaras pri "zomo" (jen ĝi estas ilo, jen ĝi estas agado laŭ la tekstoj) probable tial ke oni ne bone sentas, ĉu oni pruntis "zomo" aŭ "zomi".

fine ekzistas limo al la kapablo antaŭdiri ĝustajn kaj malĝustajn formojn, ĉar tio rapide tuŝas al pura semantiko. ĉar "islamo" estas religio, tio malpravigas derivon per "-ism". sed jen ĝuste "islamismo" ekzistas kun aparata senco de politika movado sin apoganta al iu teorio de islamo. kaj kiaj reguloj kontraŭ absurdaj derivoj kiel "maltablo" aŭ "prunrapido"?ĵeromohttps://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-5799970663861803697.post-69593959831306206752011-08-12T02:29:02.386+02:002011-08-12T02:29:02.386+02:00La praktika nivelo: Sufiĉe ofta aserto de tiuj, ki...La praktika nivelo: Sufiĉe ofta aserto de tiuj, kiuj oponas agnoskon de radikaj karakteroj, estas: "Se oni ĝuste difinas la signifon de ĉiu radiko (kion oni devas fari ĉiuokaze, ekzemple en vortaroj), tiuj difinoj mem enhavos la kategoriojn." Ekzemple tio ŝajne estis la pozicio de William Auld. Fakte tiu aserto pravas, kvankam mi iom primokis ĝin en unu el miaj artikoloj (ĉar ĝi forigas la kategoriojn, nur por reenporti ilin sub alia vestaĵo). Sed tio validas ankaŭ pri viaj nekategoriaj ekzemploj. La kategorioj aperus nure en ĝusta elektado de kapvortoj; por scii pri ĝustaj derivoj de 'kvakero' aŭ 'islamo' necesus legi ankaŭ la difinojn.

Ideale la difinoj informu ankaŭ pri transitiveco, telikeco, kaj faktiveco. Tio eblus per zorga elekto de ekzemploj, SE eblus certi pri la faktoj.

La teoria nivelo: vi pravas; ne ekzistas teoria distingo inter 'kvaker-' kaj 'islam-' paralela al tiu inter 'bros-' kaj 'komb-'. La diferencon inter 'kvaker-' kaj 'islam-' k.c. nur eblas klarigi historie, atentante la devenojn de tiuj radikoj. Ni prenis 'kvakero' supozeble de la angla 'Quaker', kiu signifas homon; ni prenis 'islam-' el diversaj lingvoj, en kiuj ĝi signifas religion. Eĉ la kategoriojn ni povas klarigi surbaze de la etnolingvoj, el kiuj ni prenis la koncernajn vortojn. Se Esperanto ne estas konsekvenca, ni povas konsoli nin notante, ke neniu lingvo, kiu multe pruntas de aliaj lingvoj, estas konsekvenca. Oni rajtas iom miri, ke ni nomas Esperanton "planlingvo"!Ken Minerhttp://www.airbits.com/~miner/TAGLIBRO_package/taglibro.htmlnoreply@blogger.com