2011-07-29

rimarkindaj homoj

inter la agrabloj de esperantio estas ŝancoj por renkontiĝo kun rimarkindaj homoj.  per "rimarkinda" mi celas tiun specon de homoj, kiuj iras propran vojon sen embarasiĝo pro esprimoj de malaprobo aŭ de moko fare de ĉirkaŭuloj kaj sen zorgo pri famiĝo.  se talento mankas, ili restos stranguloj, kies maniojn oni rigardas simpatie kaj iom malgaje.  se talento ĉeestas, ili plibeligos la vivon de renkontatoj, almenaŭ de tiuj, kiuj momente haltos kaj aŭskultos.

iuj esperantaj rimarkinduloj des pli estas rimarkindaj, ke ili liberas rilate ne nur la ordinaran socion sed ankaŭ la esperantistan medieton, ĝiajn famojn, koteriojn kaj klaĉojn.  ili nature floras, kiel arbo sur nevizitata monto.  apenaŭ iam oni aŭdas vorton pri ili, kvazaŭ ili estus loĝantoj de kaŝita persikarba vilaĝo.

mi memoras de antaŭ jaroj junan germanon doktoriĝantan pri fiziko, kiu en eble dekhoma kunveneto kantis arabajn amkantojn sin akompanante per liuto, kvazaŭ tio estus plej banala afero.  lian nomon mi forgesis aŭ neniam sciis — ne gravas, mi konservas feliĉigan memoron pri tiu vespero.

sufiĉas rigardo al iuj retpaĝoj, kaj oni tuj scias, kiam tiajn sendependulojn oni trafas.

jen linus ganman prezentas kun egala freŝeco bildstriojn, muzikojn, tiparojn, kaj lingvosciojn.

jen la delonge ekzistanta sonetado de jan stanisław skorupski, vasta versa ĝardeno, pri kiu neniu verkis eĉ unufrazan recenzon en nia lingvo.

la liston facilas daŭrigi...

1 commentaire:

Piotr a dit…

Iri propran vojon provas multoj da homoj, sed sukcesos malmulte. Kaj loĝi en presikarbaro kaj flari ilian florojn poste maturiĝantaj fruktoj, nur raruloj spertas ĉi tion. Vi malkovris al multe da legantoj- Skorupiński