2011-07-22

vortaro de maraj mistranĉoj

balenbarko: arto de dancado en barko.

bolardo: atingo de boliga fajreco.

busprito: kapablo de buo por ŝercoj.

feluko: fenestreto al fabela mondo.

galero: guto da hepata sekrecio.

kajuto: iu, kiu povus kunesti, sed fine forestas.

kapstano: materialo por ŝirmo de kranioj.

katamarano: partoprenanto en la malbona humoro de katoj.

korveto: malgranda nigra birdo.

matroso: malsekeco matene trovebla sur la piedviŝilo.

submarino: sireno.

ŝiparo: ina duopo.

tribordo: herarkio en la tribo.

antaŭa vortaro:

Aucun commentaire: