2011-07-14

musmato

okaze de la 6a datreveno de mia muso mi preparis donacan maton por ĝi.

la bildoj montras la ĉefajn etapojn de farado.

bildo 1a - ciferecigo de ekzerco en persa stilo laŭ la literoj de "musmato" (kun kelkaj mallertaĵoj pro ne bona kono de iuj litersekvoj).  ĝi estis farita per normalaj laboriloj, nome kalamo kaj nigra inko.  la transversaj helaj strioj en longaj literoj aperas nature sub la kalamo, ĉar la inko iom diafanas.

1

bildo 2a - prilaboro de la unua bildo sub la retuŝa programo gimp.  precipe mi tranĉas tiel, ke la skribaĵo pro nefinitaj formoj dekstre kaj maldekstre pli vive trakuras la folion.  la koloro iom ŝoviĝas al indiga bluo.  korektoj de kelkaj literaj detaloj.

2

bildo 3a - ciferecigo de la vorto "musmato" skribita en angla flua stilo kun fina arabesko.  ankaŭ ĝi estas farita per normalaj laboriloj, nome metala plumo en oblikva plumingo kaj flua nigra inko.

3

bildo 4a - prilaboro de la latinliteraĵo precipe per serĉo de ruĝo nek tro pimpa nek tro sobra, kiu harmoniu kun la indigo de la persaĵo.

4

bildo 5a - pli longa parto de la laboro.  mi diafanigas la fonojn (blanko iĝas gama-tavolo), interadaptas la grandojn de la du bildoj, lokas unu rilate al la alia, kaj subŝovas komunan blankan fonon.  la latinliteraĵo kuŝas supre, sed du persaj literoj per kopio kaj algluo revenas antaŭ ĝi provizante diskretan impreson de varia profundeco.  skanita dato kaj tajpita aŭtorrajta mencio aliĝas precipe pro enpaĝigaj konsideroj, ĉar la ruĝa koloro bezonas malgrandajn eĥojn dise en la bildo.

5

bildo 6a - presado.  mi iom esploris en interreto.  la unuaj firmaoj proponas interesajn rabatojn se oni presas dekmil ekzemplerojn aŭ pli, sed malgraŭ ĉia zorgo pri la sano de mia muso (amiko operaciis ĝin antaŭ nelonge por senpolvigo), mi ne taksas ke ĝi trakuros tiom da kilometroj.  fine mi trovas firmaon, ĉe kiu oni rekte alŝutas la bildon, antaŭvidas la rezulton kaj mendas unuopan musmaton.  la tuto kostis 15 eŭrojn enkalkule de sendokosto.  kiam mi ricevis, mi konstatis, ke la indiga koloro preskaŭ nigriĝis kaj la ruĝo iom malvigliĝis, sed la rezulto estas tre akceptebla.

6

2 commentaires:

Piotr a dit…

Al vi ĉi tia laboro verŝajne okupas multe da tempo kaj laboro, egan gratulon

ĵeromo a dit…

jes, mi malfacile trovas sufiĉan trankvilan tempon iam inter la ĉiutagaj taskoj.

presigi musmaton okaze de la jarfina prezento de laboroj tamen estis pli tempoŝpare ol mem enkadrigi ion. kaj kiam oni dependigis la ekspozicion, mi senpene rulis la maton kaj ensakigis, dum aliaj atente volvis kaj forportis rompiĝemajn kadrojn...

dankon pro via instigo.