2011-04-09

edmundo miadeziro

edmond mondésir /edmõ mõdezir/, politikisto, filozofiinstruanto kaj kantisto havas nomon taŭgan por plena esperantigo. li do estu por la daŭro de ĉi tiu noto edmundo miadeziro, kantisto de beleo.

apud ameriko inter la antiloj kuŝas 60 kilometrojn longa insulo nomata martiniko. ĝi de 1635 ĝis nun restas francia kolonio, se mi nomu ĝian staton per maldeca vorto. oficiale ĝi estas provinco. la precipa loka muziko kaj danco estas beleo (france "bel air" /bel er/, bela melodio). oni tie parolas la martinikan kreolon, memstaran lingvon kun francaj bazoj, el kiu francoj komprenas disajn vortojn.

specimene: nu pa pe ("nous (n'avons) pas peur", ni ne timas). mi ne trovis plenan tradukon de la teksto, do mi ne helpos trans la titolo.

beleo estas la ĝenerala nomo kaj la tradicia formo de martinika muziko, kiun edmundo miadeziro volas estimigi. sed ĝi havas subspecojn kaj disbranĉiĝojn kun apartaj nomoj: gran bele, chouval bwa ("cheval de bois" lignoĉevalo), kalenda, mabélo, mazouk (mazurko), bénézwel, ting-bang kaj aliaj...

Aucun commentaire: