2011-03-02

la arto labori malkune (2)

nova ekzemplo:

en vikilibroj mi komencis interalie terminareton de kino. certe tre manka kaj korektinda ĝi estas, ĉar pri kino mi malmulte kompetentas.

tie en vikilibroj — apudprojekto de vikipedio — ĉiu povas kompletigi, modifi, traduki, laŭvole sin registrinte aŭ anonime. mi timetis, ke iuj kun bonaj intencoj tamen difektos la enhavon. tiu timo grandparte superfluis.

la terminaron unuflanke minosun kopiis aliloken kaj tie enmetis ĉinajn tradukojn. aliflanke homoj de filmoj.net same kopiis ĝin kaj komencis siaflankajn korektojn. intertempe mi faris ŝanĝetojn en la originalo.

rezulte ni do havas tri malsamajn kinoterminarojn.

ŝajnas, ke al ne-kunlaborado homoj nature inklinas — tiom nature, ke la iniciatinto de la disbranĉiĝo en filmoj.net en iu paĝo paradokse instigis: "... se vi ŝatus krei tiun [terminaron], ni kunlaboru". probable "kunlabori" en franca, ĉina kaj rusa buŝo ne same sonas.

mi konfesu tamen, ke la apuda kuirvortaro estis pli bonŝanca. ĝi ricevis rusajn tradukojn de "ruso" kaj germanajn tradukojn ĝis litero b de albreĥto kronenberger. mi preterpase danku al tiuj homoj, kiuj ne nur helpis sed modestis tiom, ke siajn nomojn ili ne videble postlasis.

lastatempe mi almetis al ĉiuj tiuj viki-terminaretoj enkondukan frazon, kiu invitas al kontribuo... kiu povas antaŭscii? eble ĝi subite trafos iun per la neatendita penso, ke disponigo en kunlaborejo ĝuste signifas inviton al kunagado, prefere ol al disigo de laborfortoj kaj rezultoj.

antaŭa samtema noto: [1].

2 commentaires:

Alex Osintsev a dit…

Pri kio vi malkontentas?
Ĉu pri tio, ke oni prenis vian bazan informon?
Ŝajne al Terminareto estis atribuita permesilo de Krea Komunaĵo, mi atribuis al ĉi la samon kaj indikis la fonton, ja estas CC BY-SA.

Ĉu vi malkontentas pri tio, ke oni ne plenigas la bazan terminareton ĝuste tie, kie ĝi origine troviĝas?

Ĉar multas projektoj, kiuj estis komencitaj kaj estas postlasitaj. Same tiu terminaro aspektis tia laŭ historio de ŝanĝoj.

Kial mi kopiis ĝin?

Ĉar Filmoj sen limoj bezonas propran terminaron por uzi ĝuste terminojn kaj ni kreas nian propran kunlaborejon en unu loko por ne vane serĉi la reton pri disigitaj projektoj.

Kial ĝuste ni?

Ĉar ni komprenas pri kinarto kaj terminoj.

Kial ni ne sciis pri tio, ke vi aktive evoluas vian terminareton?

Ĉar vi nek skribis al mi, nek al dissendolisto de Filmoj sen limoj, kiu estas la celgrupo de interesiĝantoj pri kinarto.

Unu komuna libera kunlaborejo, kiu enhavas ĉiujn projektoj de Filmoj sen limoj, estas la celo.

ĵeromo a dit…

estimata alex.

mi ne tiom malkontentas. male, ke filmoj.net juĝis tiun malgrandan terminareton utila bazo, mi prenas kiel komplimenton. pri permesiloj estas nenia problemo.

mi trovis filmoj.net antaŭ nelonge kaj mi ne tuj pensis, ke skizita terminareto interesus ĝin. homoj, kiuj praktike faras, malofte interesiĝas ankaŭ pri la terminologia aspekto de sia afero. estas ĝojige, ke vi ne neglektas tion.

vikilibroj estas cetere ĉiam daŭrigeblaj kaj modifeblaj. mi ekzemple kontribuis al la kuirlibro, post homoj, kiujn mi ne konas, kaj mi konstatis, ke post mi kontribuis aliaj, kiujn mi same ne konas. kunordigo kaj komando ne estas.

komprenu, ke mia komento valoris ne tiom pri la aparta okazo de ĉi tiu terminaro, ol ĝenerale pri la diseco de esperantaj entreprenoj, kiujn ĉiu refaras siaflanke, kaj kiuj ofte disfalas manke de partoprenantoj kaj manke de daŭrigemo. la malpeze satira tono ne ofendu vin, ĝi estas la necesa pipro de blogoj.

mi esperas, ke vi utile progresigos kinoterminologion egale ĉu en vikilibroj aŭ en filmoj.net, kaj mi sincere bondeziras.