
ĉiuj vinistoj kreskigas mem la vinberojn laŭ tradiciaj metodoj, en kiuj forestas sintezitaj sterkoj kaj persticidoj. iuj faras ankaŭ la vinon per naturaj gistoj aŭ kun limigitaj kvantoj da helpaj substancoj, interalie da sulfurdioksido.
ĉu oni volas kredi aŭ ne je la avantaĝoj por la konsumanto, por la naturo, eventuale por la sano de kultivistoj, oni ĉiuokaze trovas tie bonan okazon por malkovro de nekutimaj gustoj, malpli tipaj kaj malpli glataj ol tiuj de nuntempaj regionaj vinoj, kiujn progresoj en procedoj kaj teĥnikaĵoj igas pli kaj pli regule atendeblaj, laŭnormaj, ĉiujare egalaj al si mem.


la afiŝon por la livero de jaro 2011a desegnis la konata karikaturisto siné.
2 commentaires:
Ekologiajn produktojn, la aĉetantoj plej parte serĉas ilin en vendejoj. Sed unuavide estas malfacile, diferencigi produktoj ekologiaj de aliaj. Ni devas nur kredi al produktistoj. Mi produktas ekologiajn kokinajn ovojn, kaj konsumantoj preferas ĝuste ilin, nur limigitan kvanton, ĉ. 30 tage.
Ni devas nur kredi al produktistoj. Se temas pri vino, mi mem produktis ĝin el frukto rozoj /sovaĝe kreskanta/, kiel ĝi bongustis! Ĝenerale, eble oni produktos pli da ĉi tiuj produktoj.
iom post iom federacioj de produktantoj, ŝtatoj kaj eŭropunio kreas markojn kaj kontrolsistemojn, kiuj ebligas ne nur kredi sed iagrade fidi.
ekzemple en francio la ŝtata stampo ab por "agrikulturo biologia" aperas sur produktoj kiuj konformas al difinita postularo de ekologia produktado kaj submetiĝas al kontroloj.
laŭ miaj informoj tiu "ab" funkcias jam por la kreskigo de vinberoj, sed ankoraŭ ne por la vinfarado. pri vinfarado ĝis nun ekzistas nur normoj difinitaj de la produktistaj asocioj.
Enregistrer un commentaire