2011-01-17

faktoj kaj fantazioj

diskrete la interŝtata oficejo eŭropol raportis pri la eŭropa atenco-rikolto en 2009. ne tiom bona jaro. post 581 sukcesaj aŭ nesukcesaj atencoj en 2007, 441 en 2008, nur 294 en 2009. terorismo pli modas en ĵurnaloj, ol en la realo.

en ĵurnaloj hantadas ankaŭ la fantomo de danĝerega tielnomata islamismo. el la 294 atencoj nur 1 okazinta en italio klare venis de tiu flanko. bombamatoroj pli ŝatas aliajn motivojn: nacia apartismo precipe de la eŭska movado "eta" (237), anarkiismo kaj diversaj ekstremmaldekstraj movadoj (40), kaj ekstremdekstro (4). ĉio ĉi tre superrangas iun ajn religian pretekston.

dume francoj nutrataj de ĵurnalaj fantazioj laŭ enketo publikigita de "la mondo" 42-elcente vidas islamon kiel minacon. estas vere, ke la enketo proponis nur alternativon inter "ĉu laŭ vi la ĉeesto de islama komunumo en francio estas... precipe minaco al identeco de nia lando""...precipe elemento de kultura riĉigo por nia lando""...nek la unua, nek la dua". kial oni ne proponis "islamo estas interesa religio", "mi ne sufiĉe konas islamon""mi fajfas pri islamo"?

2 commentaires:

Piotr a dit…

Kara, eĉ unu atenco estas danĝera, frenezuloj ne dormas.
ĉiam amike Piotr

ĵeromo a dit…

mi konsentas, kara piotr. mia intenco estis nur atentigo pri tio, ke ne akordas la timoj kaj la motivoj por atencoj -- same kiel homoj pli timas avian akcidenton ol aŭtan, kvankam la nombroj montras ke aŭtoj pli danĝeras.