2010-12-31

senpagaj programoj

mi devigis min laŭeble al ne-kaperado de komputilaj programoj.

mi do uzas senpagajn programojn. la malfacilo estas paradokse la abunda oferto. la serĉado longis, antaŭ ol mi ekuzis ne nepre la plej bonajn, sed plej daŭrajn, plej konstante evoluigatajn programojn inter dekoj da similaĵoj. mi ankaŭ konsideris plursistemecon, por faciligi eventualan ŝanĝon de vindozo al makintoŝo aŭ linukso, kaj eventuale la disponeblon de esperantaj menuoj kaj interfacoj.

klasonomoretadresonotoj
babililopiĝinohttp://www.pidgin.im[eo]
ĉapeliloek!http://www.esperanto-mv.pp.ru/Ek[eo]
densigilo7-ziphttp://www.7-zip.org[eo]
grafikilogimphttp://www.gimp.org[eo]
kontraŭvirusiloavast antivirushttp:://www.avast.com(laŭdire ne tiom efika)
oficeja programaroopenofficehttp://eo.openoffice.org(mi uzas la francan version. kiam la esperanta maturos?)
plurekranilovirtuawinhttp://virtuawin.sourceforge.net
redaktilouniredhttp://www.esperanto.mv.ru/UniRed/UTF8[eo]
ret-krozilofajrovulpohttp://www.mozilla.com/eo/firefox[eo]
ret-liverilofilezillahttp://filezilla-project.org
ret-mesaĝilomi rezignis, mesaĝumas rekte de la krozilo
ret-redaktilokompozerhttp://kompozer.net[eo]
sinkronigilosynkronhttp://synkron.sourceforge.net


pri legado de sono aŭ filmo bedaŭrinde la situacio estas tiom konfuza, ke mi rezignis je universala programo. mi uzas vlc, sed ankaŭ instalas kaj malinstalas laŭbezone.

esperantigojn faris unuopuloj aŭ teamoj, kiuj ofte kvazaŭ anonimas. mi spuris ke...
  • pro piĝino ni danku al stefano fillod,
  • pro ek al jurij finkel,
  • pro 7-zip al demetrio gabinski,
  • pro gimp ni duondanku al antono codazzi (kaj duonmaldanku pro iafoje strangaj tradukoj),
  • pro openoffice ni dankos eble iam al tim morley kaj aliaj,
  • pro unired al jurij finkel,
  • pro fajrovulpo al eduardo trápani kaj aliaj,
  • pro kompozer al miĥaelo wolf.

1 commentaire:

Anonyme a dit…

Dankon por tiuj informoj.
Bonan novan jaron.
Joel