2010-12-16

kroniko

la patro de la rozkolora pantero mortis,
la kapo de reĝo henriko 4a reaperis,
pretas ĉio por venanta neĝo,
prezidantedzino preparas kanzonalbumon.

5 commentaires:

yyaann a dit…

Saluton, Ĵeromo!

Ĉu kion vi skribis esperantlingve dekstre, tion vi skribis arab- aŭ pers-lingve maldekstre? Jeskaze, ĉu ankaŭ en la maldekstra lingvo la teksto rimas?

Dankon. :)

ĵeromo a dit…

saluton.

ordinare kaj ankaŭ ĉifoje estas nenia rilato inter la esperanta teksto kaj la apuda belskribaĵo. neniu el ili rimas.

la skribo kaj la lingvo de la belskribaĵoj estas la persa. en ĉi tiu okazo ripetiĝas ĉiam la sama verso. mia scio de la persa estas nur baza, sed mi deĉifras, ke ĝi parolas pri printempo (!).

ofte la belskribaĵoj estas nigra etudo, kaj ofte nigra etudo estas nelegebla intermikso de literoj.

dankon pro via interesiĝo.

yyaann a dit…

Tre interese! Dankon. :-)

becxjo a dit…

Saluton Jeromo,

La ripetata verso en la belskribo diras: 'printempo kaj deziro de paco kaj espero'. Eble cxar en la persa kulturo printempo (kiu ankaux estas komenco de nova jaro) ofte estas simbolo de espero kaj ankaux komence de gxi oni deziras pacon.

ĵeromo a dit…

ha, dankon pro la helpo, beĉjo!