2010-10-13

novaĵoj de la cerbo

antaŭ sufiĉe multaj jaroj mi rezignis pri specialaj numeroj de sciencaj gazetoj pri la homa cerbo. ili plenis je artikoloj, en kiuj interbatalis ekscitaj kaj malekscitaj neŭroperiloj, supozoj pri eblaj funkcioj de ekzotikaj areoj de la cerbo, kaj solenaj konkludoj ke plua esplorado necesas. en la lasta kajero, kiun mi tiam legis, la sola interesa artikolo estis verko de psiĥologoj pri la konstruo de komunaj memoraĵoj en familia medio. tion ili esploris per ordinaraj rimedoj, sen helpo de neŭroscienco.

en 2010-08 "la recherche" eldonis refojan specialan numeron pri la cerbo [fr]. pro scivolo mi aĉetis, antaŭtimante refojan elreviĝon. tute ne okazis tiel! la fako tre progresis kaj nun montras interesajn rezultojn.

la ĉefa ŝanĝo estas, ke la senmovan geografion de la cerbo oni malagnoskis. la cerbo naskas neŭronojn dum la tuta vivo, la cerbo sin rearanĝas laŭ novaj bezonoj, la cerbo kompensas post damaĝoj.

(parenteze estas strange, kiel sciencoj unue volas vidi perfekte stabilan naturon kaj nur post multaj debatoj kaj rezistoj fine akceptas, ke specioj evoluas, ke kontinentoj moviĝas, aŭ ke individuaj cerboj, obeante saman ĝeneralan organizon, tamen diferencas kaj evoluas dum la vivo. la teoria penso spontanee sentas sin pli sekura sur kahela pavimo de senŝanĝa naturo, ol sur rultrotuaro de evoluo.)

diversaj artikoloj klarigas interalie, kiel naskiĝas kaj migras neŭronoj, ke oni kapablas lokalizi neŭronreton, kiu registras timon en musa cerbo, aŭ kiel viro ricevinta grefton de ambaŭ manoj iom post iom akiris la komandon de ili, rekreante la intertempe forlasitan areon de la movorega kortiko.

la apudaj bildoj figurigas supre kolorajn neŭronojn kun dendritoj, malsupre maldekstre nigrajn neŭronojn kun koloraj astroĉeloj (astrocitoj), kaj malsupre dekstre ankaŭ astroĉelojn kiel pli vastajn makulojn. la procedo por tiaj bildoj estas cerbokolorigo (en: brainbow), per kiu oni lote enŝovas fluoreskajn proteinojn en la genarojn de musoj — ĉi tie de tri koloroj ruĝa cejana kaj flava — kiuj poste esprimas diversajn miksojn de tiuj bazaj koloroj, kontrastigante la diversajn najbarajn cerboĉelojn.

Aucun commentaire: