2010-02-15

floras vintra jasmeno

floras vintra jasmeno (jasminum nudiflorum). kontraste al someraj specoj, ĝi havas flavajn, senodorajn florojn.

vintra jasmeno bone elportas fortan malvarmon. tamen sub la ĉijara relative drasta vintro ĝi malpli prosperas, ol pasintjare. mi legas, ke ĝi ne amikas al vento, eble tial...

2 commentaires:

Piotr a dit…

en mia lando ĝi floras fruan printempon, ĉe vi estas pli varme
amike

ĵeromo a dit…

en printempo floras tre simila forsitio, iom pli alta arbeto. eble pri tiu vi pensas? esplorante pri la diverslingvaj nomoj de vintra jasmeno mi trovis, ke aŭtomata traduko de la ĉina artikolo en vikipedio rezultis al forsitio, do eble la konfuzo ankaŭ estas en iuj vortaroj.