2010-01-07

la sekreto de kells (the secret of kells)

apud grandaj studioj — piksar, drimvorks kaj similaj — laboras ankaŭ pli etaj animekompanioj. en 2009 belga franca kaj irlanda komuna entrepreno rezultis en "la sekreton de kells" sub la reĝisorado de tomm moore.

tiun proksimume 100-minutan animeon mi tre rekomendas pro pluraj bonaj ecoj:

pro la temo: la historio komenciĝas per persekuto de ansero, de kiu oni volas preni plumojn. tio okazas en la 9a jarcento, en irlanda monaĥejo, kie anserplumo estis ilo por kopiado de libroj. la ĉefpersono estas 12jara monaĥeto brendano, kiu lernos miniaturan pentrarton de fama majstro, ricevos helpon de arbara feino dum kolekto de beroj, saviĝos el vikinga atako kaj... kaj fine donos al sia onklo, severa monaĥejestro revanta nur pri konstruo de muroj, la finitan libron de kells, pri kiu li miros.

pro la desegna stilo: la keltaj motivoj el subtilaj interplektoj geometriaj kaj vegetaĵeskaj bele inspiris la desegnistojn. la arbaro havas spiralajn branĉoformojn, la sonĝoj de rolantoj similas al libraj miniaturoj... sed ne nur tio — multaj scenoj enhavas tre modernan grafikan forton kun ekzemple kvazaŭ abstraktaj siluetoj de vikingoj, tre altaj apud tre malaltaj figurantoj el kontrastaj formoj kaj koloroj... oni komprenu, ke la stilo estas tute alia ol la reliefismo de multaj nuntempaj animeoj, kiuj provas imiti kameraajn filmojn: ĉi tie regas plateco, koloro, formo.

la filmo taŭgas por pluraj spektadoj, eĉ por halto ĉe iuj bildoj. ankaŭ etaj detaloj, kiaj la nomoj de rolantoj, ne estas hazardaj: la kato de la miniaturisto nomiĝas pangur, alude al la antikva prikata poemo pangur bán, la feino nomiĝas aŝling (aisling) simile al la gaela vorto por sonĝo, vizio, brendano nomiĝas laŭ sankta brendano pri kies ŝipado al okcidento rakontas mezepokaj libroj...

kion mi riproĉu? nur eventuale tion, ke ĝi ne estas dokumenta filmo pri miniatura teĥniko. eĉ tiagrade ne, ke oni vidas brendanon komencanta desegnon per anserplumo, la ilo de skribistoj, tre maltaŭga por pentrado, anstataŭ peniko. sed pro tia bagatelo oni ne difektu la plezuron de spektado de nuntempa vera artaĵo, kiu omaĝas antikvan veran artaĵon.

2 commentaires:

becxjo a dit…

Dankon pro informi. Ege interesa novajxo.

ĵeromo a dit…

nedankinde.

mi apenaŭ dirus "novaĵo", ĉar la filmo jam spekteblas de dek monatoj, kaj mi rimarkis ĝian ekziston nur lastatempe. tia estas la sorto de produktoj de etaj kompanioj sen granda reklampovo.