2009-12-01

vetkuro por pagado

aŭdis kolego el la buŝo de pariza restoraciestro...

... iuvespere la restoracion vizitis naŭo da junuloj. ili antaŭe rezervis tablon, kaj tuj montriĝis gajaj kaj amikemaj. ili spritis, ŝercis kun la servisto kaj kun aliaj klientoj, kaj la etoso iĝis tiom senstreĉa, ke poste ioma tempo ĉiuj volonte akceptis ilian proponon, ke oni flankenŝovu la tablojn kaj lasu liberan spacon por dancado.

kiam la nokto pli aĝis kaj ili pretis por foriro, ekestis inter ili ĝentila disputo por decidi, kiu pagos. fine iu proponis vetkuradon: la unua, kiu atingos la finon de la strato, gajnos la rajton pagi. la restoraciestro akompanis ilin sur la tiuhore senhoman straton, kaj mem signis la starton. ĉiuj impetis kaj kuris, kuris, kuris ĝis la fino de la strato kaj tie malaperis.

kiam la restoraciestro reeniris, li vidis, ke ili ankaŭ kunportis siajn jakojn, sakojn kaj ĉion, nenion postlasinte. li neniam revidis ilin.

1 commentaire:

Piotr a dit…

Kara amiko via taglibro estas tre interesa, gxi tre placxas al mi, se mi havos pli multe da tempo, do vizitos gxin