2009-11-25

la turo

"la turo" estas parto de la franclingva bildstria verkaro "obskuraj urboj", kiun ekde 1983 redaktas benedikto peeters kaj desegnas francisko schuiten.

ĉiu ero en la serio montras imagitan urbon, en kiu eble pli gravas dekoro kaj kulturaj aludoj, ol homaj figuroj. roluloj vagas inter secesiaj konstruaĵoj, renkontas fervorulojn pri scienco, maŝinoj kaj "moderneco", kiuj kreas atmosferon de retrosciencfikcio komparebla al tiu trovebla ekzemple en pluraj animeoj de mijazaki hajao.


ene de la serio "la turo" duoble esceptas, unue per siaj renesancaj dekoro kaj etoso, kaj due per la centra rolo de grandega turo, kiu tre similas al konataj bildoj de la babela turo. hazarde per pluraj aliaj detaloj la rakonto aspektas fasonita ĝuste por esperantistoj, kiel montros resumeto:

ĝovani batista estas "bontenisto". li prizorgas la murojn, kolonojn, kaj aliajn konstruojn de sia "distrikto". li atendas la viziton de revizoro, al kiu li raportos pri la problemoj. tro longe atendinte, li decidas vojaĝon al la "bazo", pri kiu li memoras el la epoko de sia junaĝo, kiam oni komencis la konstruon de la turo, kaj li volas rekte raporti tie.

la vojaĝo malfacilas. li faras flugaparaton, kiu pro alsupra aerfluo levas lin kontraŭvole al pli alta urbo en la turo. tie li ekkonas klerulon, kiu havas pentraĵojn de la turo (sed, same kiel ĉiu alia homo, neniun mapon) kaj junan inon, al kiu li enamiĝas. kune kun ŝi li daŭrigas la vojaĝon supren, por retrovi la pionirojn, kiuj probable plukonstras sur la supraj etaĝoj de la turo. de ili li volas sciiĝi pri la celo de la tuta entrepreno.

kiam la duopo atingas la supron, ili vidas, ke ĝi senhomas. per la samaj gruoj, vinĉoj kaj ŝnuregoj, kiujn la pioniroj ŝajne uzis en sia fuĝo, ili malsupren glitas ĝisgrunde, kaj eliras al kolora mondo (ĉiuj antaŭaj desegnoj, krom la pentraĵoj pri la turo, estas nigra-blankaj) meze de batalo...

notoj:
  • benoit peeters /bənwa 'petərs/ (1956 -)
  • françois schuiten /frãswa 'sxœjtə/ (1956 -)
  • secesio: eŭropa arta stilo postromantika, inspirita de naturaj formoj (proksimume 1890 - 1914)
  • retrosciencfikcio: prezento de fikcia mondo imitanta la dekorojn de malnova sciencfikcio — industriepoka sed en kelkaj aspektoj arkaika aŭ fantazia.

Aucun commentaire: