2009-12-21

nombromanio

ĉina daŭismo (1) priskribas la mondon tre sisteme. laŭ ĝi estas kvin elementoj – metalo, ligno, akvo, fajro kaj tero – kvin partoj de homa korpo, kvin koloroj, kvin muzikaj tonoj, kvin bazaj gustoj kaj tiel plu. krom tio ankaŭ estas duelementa analizo de la mondo laŭ jino kaj jango. aŭdante tiun instruon la spirito sentas la fundamentajn ordon kaj harmonion de la mondo.

greka pitagorismo priskribas la mondon tre sisteme. laŭ ĝi estas kvar elementoj – akvo, aero, tero kaj fajro – ili diverse konsistas el seko kaj malseko, varmo kaj malvarmo. estas kvar ĉefdirektoj, kvar sezonoj, kvar koloroj, kvar bazaj homaj karakteroj kaj tiel plu. duarange ankaŭ estas sepopoj: sep planedoj, sep muzikaj tonoj... aŭdante tiun instruon la spirito sentas la fundamentajn ordon kaj harmonion de la mondo.

post tiuj ravoj la spirito tamen ekdubos, kiel la mondo povas havi samtempe kvin kaj kvar elementojn. ĉu ne pro la pradeziro de homoj trovi nombran organizon en la naturo? matematikaj kaj mondobservaj rimedoj intertempe progresis, kaj montris ke la naturo malofte konsistas el tiaj simplaj nombrorilatoj. unuflanke oni ankoraŭ povas miri kun ioma postgusto daŭisma aŭ pitagorisma, kiel matematiko bone taŭgas por priskribo de fizikaj aŭ aliaj fenomenoj — sed koste de granda malsimpliĝo de la pensorimedoj — aliflanke oni povas konstati, kiom matematiko daŭre malmulte helpas en aliaj fakoj, interalie homsciencaj. finfine la saldo de nombromanio ne nepre estas pozitiva; tiu pensmaniero en homa historio ne estis ĉiurilate bona konsilisto por kompreno de la mondo.

prinotoj:
  1. daŭismo: pli kutime taoismo, daoismo... kun tiu strangaĵo ke ĝi temas pri tao, dao (la vojo) kaj devus nomiĝi do taismo aŭ daismo, aŭ se ĝi nomiĝas taoismo ĝi devus temi pri taoo.

Aucun commentaire: