2009-12-16

interpunkciaj bagateloj

interpunkcion oni kutime rigardas neglektinda, harfendadon pri ĝi oni rigardas kulmino de pedanteco. mi do alkalkuligos min al pedantoj...

tipografiaj manlibroj listigas interpunkciajn signojn, kaj konigas kelkajn kunmetojn de ili:
  • klasika kaj ĉie trovebla estas tripunkto, kiel signo de nefiniteco: ...
  • aperas malpli ofte tripunkto inter rektaj krampoj, kiel signo de ellaso en citaĵo: [...]
  • kelkaj mencias ankaŭ la uzon de ripetata krisigno: !!! aŭ ripetata demandosigno: ??? au kombino de ili por esprimo de forta emocio, indigno aŭ simila
  • oni nun ankaŭ vidas listojn de mienetoj: :) :( ...
sed ĝis nun mi legis nenie klarigon pri dubosigno kaj mirosigno.

mi nomas dubosigno demandosignon inter rondaj krampoj: (?). per ĝi oni sentigas dubon pri la ĝusteco de iu diro fremda aŭ propra.

mi nomas mirosigno krisignon inter rondaj krampoj: (!). per ĝi oni esprimas surprizon, sin-distancigon de iu diro aŭ priparolata ago.

tiuj du kunmetaĵoj aperas verŝajne en tekstoj de sufiĉe multaj lingvoj, sed neniu bonvolis rimarki, ke ili estas apartaj signoj. mi skribis iam en la esperanta vikipedio pri ili, kaj iu afable forviŝis.

4 commentaires:

Tonyo a dit…

Interesa noto. Mi neniam pensis pri tio, ke fakte ili havas signifon kiel aro, kaj do estas kvazau aparta signo. Prinotinda

becxjo a dit…

Ege interesa! Mi ne sciis pri tiuj du punkciaj signoj.

Ken Miner a dit…

Estas alia uzado de la tripunkto, en kiu ĝi efektive signifas: "mia ĵusa frazo estis laŭintence humura (okaze ke vi ne rimarkis tion)".

Eble veraj pedantoj obĵetus pri tio, do ĝi restu sennoma :)

ĵeromo a dit…

nu certe, se oni ankaŭ konsideras la signifojn de helposignoj, la implikoj multiĝas. en ordinara frazo, en dialogo, en listo, apud nombroj aŭ matematikaĵoj, al sama signo oni povas atribui diversajn sencojn. eĉ ironio povas kaŝiĝi sub simpla komo.