2009-12-04

ni estas en hile

ni estas en hile, morgaŭ ni estos en ilam,
ni estas en kontakto,
ni estas en la sama barko,
ni estas en la erao de la malespero,
ĉi tie ni estas en heisei 21,
ni estas en la grandega amo de dio,
ni estas en aŭgusto 1994,
povus esti, ke ni estus en alia loko de la universo, sed tiel ne estas.
(per serĉo de "ni estas en" en interreto.)

3 commentaires:

Piotr a dit…

Bona poezio. Mi devas prijesi, ke menso povas nin ĉie konduki, en ĉie loko de universo.
Sed por resti en interreto, ni devas uzi fingron.
P.S. kio signifas la vorto ilam

ĵeromo a dit…

la unua frazo estas el noto de razeno manandhar, supozeble do "ilam" estas loknomo.

kiel mi aludis fine, tiu pseŭdopoemo rezultas el kunmeto de frazoj dise trovitaj en interreto. la frazo de razeno impresis min poezie, ĝuste pro la nekonataj loknomoj, eble ankaŭ pro similo kun la komenco de famiĝinta kuba kanto "ĉanĉan" de kompaj segundo: de alto cedro mi iras al markané, atinginta kueton mi iras al majarí... mi nur plue serĉis en interreto frazojn kun "ni estas en".

Razeno a dit…

Interese,
Vi diris ni estas en hile, morgaux ni estos en ilam.
Hile kaj Ilam estas nomoj de urbetoj de orienta Nepalo. Ni vizitis al Hile kaj ne povis viziti al Ilam dum nia vojagxo kun geesperantistoj. Oh.... Cxu vi ankaux parolis pri nepalaj urbetoj?
bonvolu viziti almia blogo por legi pri tiu amuza vojagxo.
http://razeno.blogspot.com
Razen Manandhar