2009-11-18

tri rabenoj...

tri rabenoj eniras taksion. ĝin kondukas nigrulo.

la taksio ekiras. la unua rabeno diras:

— hm, vidu, kiam mi pensas pri dio, mi vere komprenas, ke mi estas tre tre tre malgranda.

la dua rabeno respondas:

— kiam mi pri dio pensas, mi sentas, ke mi estas nenio — ne! mi estas malpli ol nenio.

la tria rabeno aldiras:

— oj! volante pensi pri dio, mi jam rezignas, ĉar eĉ en imago la komparo ne eblas.

la taksio haltas antaŭ trafiklampo. la ŝoforo sin turnas al ili kaj diras:

— do se vi, rabenoj, tiel opinias, kion mi, nura taksiisto, povas diri? kompare kun dio, pfffff... prefere mi ne diru.

la rabenoj sin interrigardas:

— nu, vidu, kia malmodestulo!

Aucun commentaire: