2009-11-13

paralelaj universoj ne estas

atentigis min noto de ken el 2009-10-15 pri la ĉarma vorto "multiversoj" por pli banale nomataj "paralelaj universoj". ŝajne krom sciencfikcio iuj filozofiaj skoloj konsideris la ideon de plureco de universoj, samkiel oni en renesanco ekpensis pri aliaj loĝeblaj planedoj ol la tero kaj aŭdace almetis plurnombron al la ĝis tiam senvaria "mondo".

bedaŭrinde paralelajn universojn oni neniam trovos, ĉar ili kiel sapvezikoj malaperus en la momento de ektrovo. ja universo estas "ĉio, kio ekzistas". do se hazarde oni atingus "alian universon", ĝi per tio mem iĝus parto de la konata universo. la difino de "universo" ebligas plurnombron nur en imago.

1 commentaire:

Ken Miner a dit…

Laŭ mia kompreno, eventuala evidento de ekstraj dimensioj malaperus en la momento de ektrovo, sed supozeble la dimensiojn mem oni devus agnoski kiel parton de la realo. Ĝis nun, kompreneble, pura spekulativo.

Pri la semantika flanko — kiom da universitatoj estas? ;)