2009-11-08

balancoseĝo baŭksito kaj migreno

hieraŭ mi sendis al reta vortaro balancoseĝon baŭksiton kaj migrenon. antaŭaj grupoj de novredaktoj estis psikopatio pinjato kaj fera kurteno; epigrafiko kaj metropolito; izidoro kaj biofiziko... kun iom da fantazio oni farus per tiuj hazardaj grupoj poemetojn. atendas pliaj rezervaj artikoloj, ĝis kiam mi vere komprenos iun nocion, trovos realajn ekzemplajn frazojn aŭ solvos alian problemon...

reta vortaro kreskas daŭre, sed tre malrapide: ĝi ekis en 1999 per proksimume 10000 vortoj prenitaj de plena vortaro de esperanto kaj nun fine de 2009 vojas al 22900 vortoj. laŭ tiu rapido ĝi atingos la grandon de piv1 (39400 vortoj) ĉirkaŭ 2018, la grandon de piv2 (46900 vortoj) ĉirkaŭ 2022. aktivaj redaktantoj malabundas.

ĝi tamen ne ekzakte postsekvas la pivojn: mi elnombris iam, ke duono de aldonoj estas pivaĵoj, sed alia duono estas vortoj netroveblaj en pivoj. el la ĉisupraj ekzemploj balancoseĝo, pinjato, fera kurteno kaj biofiziko estas nepivaj.

detala elnombrado de la enhavo de reta vortaro estas videbla en la reto.

2 commentaires:

Marie CHESNELLE a dit…

Miajn sincerajn gratulojn al ĉiuj la redaktantoj de la Reta Vortaro! Eble ke ĝi kreskas malrapide, sed bona fonto de informoj ĉiam privilegias la kvaliton, ne la kvanton. Persone, mi ofte konsultas ĝin kiam mi skribas miajn proprajn artikolojn sur verOpedio...

ĵeromo a dit…

dankon pro viaj gratuloj nome de ĉiuj redaktantoj.

ekzistas ankaŭ diskutgrupo revuloj pri la vortaro (nu principe pri la vortaro, sed ofte ĝi deflankiĝas al iuj senfinaj bataloj pri fundamenteco, neologismoj, landnomoj kaj similaj tradiciaj bataltemoj).

se okaze vi havas terminologiajn demandojn, ekzistas por tiaj temoj ankaŭ la grupoj terminologio kaj tradukado.