2009-10-01

difektu viajn hejmaparatojn

amiko laborinta en riparejo klerigis min pri la ĝusta uzo de hejmaparatoj. fornoj, fridujoj, televidiloj, sonaparatoj kaj ceteraj estas konstruitaj tiel, ke ili daŭros mallonge trans la limo de plej longa garantio. sekve...

... se vi estas konsumanto, kiu volas ŝpari monon kaj longe konservi funkcipovan aparaton, vi uzu ĝin tre intense kaj malzorge. la aparato difektiĝos antaŭ la fino de garantio, dank' al kio vi povos riparigi kaj ŝanĝiĝi pecojn senpage. poste uzos ĝin pli modere dum ankoraŭ pluraj jaroj.

... male, se vi estas konsumanto, kiu ŝatas novaĵojn kaj brilaĵojn, vi uzu viajn aparatojn normale, kaj eĉ laŭ rekomenditaj flegoj. la aparato difektiĝos iom post la fino de garantio, kaj tiam riparo tro kostus, do vi aĉetos anstataŭige la lastan supermaŝinon plus-plus profesian 23x luksan, pro kiu vi feliĉos.

1 commentaire:

Ken Miner a dit…

:) Pri via unua strategio mi ofte pensis. Antaŭ kelkaj jaroj mi aĉetis kamioneton; la klimatizatoro (bonŝance!) ĉesis funkcii unu tagon antaŭ la fino de la garantio, kaj mi ricevis senkoste tute novan kompresoron. Se nur mi scius, kiel difekti tion intence...