2009-09-11

atentokaptaj diferencoj

imagu ke amiko via revenas de malproksima lando, kaj rakontas al vi ke "tie, en garabanjo, homoj manĝas arbofoliojn". interese, ĉu?

imagu ke amiko via revenas de malproksima lando, kaj rakontas al vi ke "tie, en garabanjo, domoj havas pordojn". ĉu mokas vin?

ke domoj en fora lando havas pordojn, tamen estas informo. pro ajna kaŭzo la normala eniro povus okazi tra tegmenta truo. probable vi pensas: ĝuste tiel estus pli interese. sed kial pli interese? ĉu diferencoj per si mem pli gravas ol samecoj? tio povas soni evidenta, kaj tamen ne estas.

samkiel oni pli facile rimarkas novulon en grupo ol foreston de kutimulo, samkiel oni pli facile rimarkas movaĵon ol staraĵo, same oni scivolas pri diferencoj kaj pretervidas samecojn.

tio ne novas: arkeologo trovinta restaĵon de kelta templo en francio komentis, ke julio cezaro en gaŭla milito, diras nenion pri la religio kaj temploj de keltoj, ĉar ili tre similis al tiuj de romianoj. tio ankaŭ tre fruas en homa vivo: novnaskito ekdormas sub sama muziko, kiun la patrino aŭskultadis dum gravedo, kaj vigliĝas pro muziko nova.

la precipa rezulto de tiu spontanea intereso al malsamecoj estas, ke ni pene vidas universalaĵojn. se oni demandas nin pri iu kulturo, ni mencios tion, kion ĝi havas malkomune kun aliaj; ni ne parolas, ne pensas aŭ ne interesiĝas pri tio, per kio ĝi similas aliajn. vizito de eksterteranoj utile konsciigus nin, pri kiom la tera mondo unuecas.

eble estas konvena tasko por homoj de universala lingvo komunaĵojn de la homaro rimarki kaj rimarkigi.

4 commentaires:

Ken Miner a dit…

Tio ke ni pene vidas universalaĵojn veras kaj kompreneblas. Mi rolos kiel advokato de la diablo:

Diversaj sciencoj ja serĉas komunaĵojn, sed trafas blokon. Ju pli oni proponas universalaĵojn, des pli (1) abstraktaj kaj (ii) mensaj iĝas la universalaĵoj. Kaj ju pli abstraktaj kaj mensaj iĝas la universalaĵoj, des pli ili dependas de la nuna stato de nia kompreno; kaj la nuna stato de nia kompreno ne estas universala (ĉar ne validas ĉie kaj ĉiam). Sekve universalaĵoj montriĝas neuniversalaj, kaj la tuta entrepreno disfalas.

Se uzi la plej bonekonatan ekzemplon: Immanuel Kant metis en la homan menson la tiamajn konceptojn de spaco, tempo kaj kaŭzado. Ili estu aprioraj; ili determinu, kion ni povas sperti kiel homoj. Sed ĉiuj tri — spaco, tempo kaj kaŭzado — ŝanĝiĝis laŭ la trovoj de unue relativeco kaj poste kvantum-fiziko. Se Kant vivus nuntempe, li aŭ havus neniun ideon kion meti en la homan menson, aŭ enmetus tre aliajn aprioraĵojn. Kaj morgaŭ?

Sekve la nocio trovi universalaĵojn estas memdetrua. La maksimuma ebleco estas krei universalan interkonsenton pri almenaŭ moralo kaj etiko, per kulturaj rimedoj.

Ken

ĵeromo a dit…

jes, filozofio, kiam ĝi rezonas ekster ĉia historia kaj kultura cirkonstanco konstruas universalaĵojn, kiuj post cent jaroj aspektas tre specifaj, kaj tiel okazas precipe kiam ĝi estas suĉinfano de scienco. paradokse kiam ĝi pli proksimas al psiĥologio aŭ literaturo, kiam ĝi rezonas pri ordinaraj mondospertoj, ĝi postlasas pli daŭremajn pripensojn.

per "universalaĵoj" mi celis aferojn fakte tre ĉiutagajn: emociojn kaj mimikojn, interhomajn rilatojn, muzikemon... tiajn aferojn, kiujn ni ofte nomas "kulturaj" ĉar ili surprenas diversajn aspektojn, kaj iafoje "naturaj" ĉar ili komunas al la tuta homaro.

ne ĉiam estas evidente, kio aparta universalas, kaj kio ne.

per ekzemploj el gestoj kaj mimikoj:

- mi legis, ke rideto estas komuna kaj samsenca al ĉiuj homoj, kaj post pripenso, tio ne mirigas, ĉar junaj beboj frue komprenas kaj reciprokas ĝin.

- male la frotado de dika fingro sur la flanko de montra fingro, kiu en eŭropo kaj ĉirkaŭ mediteraneo signifas "kiom kostas?" imitante la glitigon de moneroj el la mano, estas — laŭ raporto de amiko — nekomprenata en japanio.

- la preskaŭ-universala montrado al si por diri aŭ emfazi "mi", "mi mem", "ĉu mi?", ordinare konsistas el fingromontrado al sia brusto, sed en japanio oni montras al sia nazo. kaj surprize ankaŭ en hititaj antikvaj skribaĵoj estas desegno kiu montras manon kun fingro signanta rekte al fronta profila vizaĝo, kaj ĝi signifas "mi"...

simile bernardo pabst rakontas, kiel simpla diferenco en lingvaj kutimoj kaŭzas miskomprenon.

lastatempe, preparante por "reta vortaro" kapvortojn "ŝultrumi", "prifajfi", mi hezitas kiel mi klarigu tiujn vortojn. ĉu la difino diru "gesto, kiu signifas..." aŭ "gesto, kiu en tia aŭ tia kulturo, signifas..."?

lingvo pretendanta je universaleco frontigas nin al la demando: kio universalas? kaj la respondoj ne memevidentas, des pli ke ni ploras pro la miskomprenoj kaj pretervidas kiel bone interkompreniĝas eĉ rezolutaj malamikoj.

Ken Miner a dit…

Estas ĝuste la supozataj kulturaj komunaĵoj, kiuj defias difinon, kaj pelas nin al menseco kaj abstrakteco. Mi povas doni ekzemplon tre konkretan el mia propra laboro: en mia Enkonduko al pragmatiko mi diskutis principojn tiel ĝeneralajn, ke ili ŝajne validas eĉ por E-o (kiu ja tamen restas eŭropa lingvo). Inter la principoj estis la Principo de Kvanto:

(i) oni donu sufiĉe da informo por la aktuala celo de la konversacio
(ii) oni ne donu pli da informo, ol kiom necesas

Kiam H. P. Grice proponis tiun principon, li supozis ĝin memevidente universala. Sed en kamparaj vilaĝoj de Madagaskaro, montriĝis ke oni "malobeas kaj (i) kaj (ii)", ŝajne pro loka kultura principo: informo estu konservenda havaĵo. Tiam, por konservi la universalecon de la principo, necesas ĝin pliabstraktigi: eble "oni manipulu informon por maksimume faciligi la interparolon" aŭ simile. Rapide la principo fariĝas tro abstrakta por havi veran utilon en la analizado de parola konduto.

Kaj pri gramatiko, Chomsky en sia serĉo al universalaj principoj, kiuj validu por ĉiuj (konataj!) lingvoj, devis tiom abstraktigi ilin, ke jam ne eblas prognozi ion ajn sur ilia bazo.

Ĝenerale la ĉiama malfacilaĵo pri kulturaj universalaĵoj estas la limigita samplo. Modernaj homoj ŝajne elmigris el Afriko antaŭ ĉ. 50000, post longa antaŭtiama disvolviĝo. Ni vere konas kulturojn de nur la lastaj 4000. En tempoperiodo de nur 4000 jaroj multaj supozataj universalaĵoj povus rezulti de disvastiĝo. Tamen, se nia intenco estas nur agnoski hazardajn komunaĵojn, ja ne gravas, kiel ili originis. Do eble por praktikaj celoj ni estas en akordo.

Sed vere, eĉ en kulturoj bone konataj, estas preskaŭ nenio, kio ne povas okazi. Vi donis ekzemplojn el Japanio: kiu kredus, ke iam en tiu lando virinoj nigrigis la dentojn por esti belaj? Kaj konsideru la vestmanierojn de nur antaŭ kelkaj jarcentoj en Eŭropo; aŭ amasabortigadon, kiun oni juĝis barbara trovante ĝin en sudameriko en la 1600-aj jaroj. Kaj lastatempe mi lasis tondi la hararon al virino, kies tuta korpo estis tatuita, kiel ĉe la antikvaj Piktoj!

La homa rideto (fine) ja estas fiziologie klarigebla kaj havas ankaŭ kulturajn signifojn, sed tiuj signifoj tiom varias, ke por ĝeneraligi, necesas (denove) abstraktigi aŭ rezigni.

ĵeromo a dit…

vi pravas, ke iuj universalaj principoj ricevas tiom abstraktan vortumon, ke ili restas nebulaĵo. tamen ankaŭ ekzistas sufiĉe firmaj kaj videblaj bazaĵoj: ĉiuj muzikoj dependas de akustika harmonio kaj aparte de okto, ĉiuj lingvoj havas la du nivelojn de sonsistemo kaj morfemosistemo, rideto ĉie signifas amikeman, neatakeman sintenon...

plie, akiritajn komunaĵojn de la homaro mi ne nur konsideras, sed mi ankaŭ ne nomas "hazardaj". en la lastaj jarmiloj oni inventis terkultivon, skribon, matematikon, politikon kaj multon alian, kio nun komunas al plimulto de la homaro. ke tiujn aferojn oni kreis en pluraj lokoj sendepende, donante al similaj problemoj similajn solvojn, kaj ke tiuj inventoj tiom prosperis, sufiĉas por ke mi rigardu ilin "universalaj", eĉ se iuj popoloj restas esceptaj al ili.

plie, pensante pri la situacio de "universala lingvo" mi kredas, ke universaleco plue inventindas. eĉ kiel malgranda komunumo ni monde kontaktas kaj per interkompreniĝo ni povas konstrui komunajn solvojn, jen prenante de iu kulturo, jen de alia, jen kreante novaĵojn.