2009-09-21

aliaj ekonomikaj modeloj

la franclingva gazeto "homsciencoj" (1) revuas nuntempajn priekonomiajn teoriojn.

"ekonomikistoj" ĝi duonŝerce argumentas "estas la ĉefaj viktimoj de la nuntempa recesio. ĉiuj riproĉas ilian subtenon de sistemo, kiu kaŭzis la krizon, ilian malkapablon antaŭvidi la kolapson, ilian nunan senhelpecon."

kiu legas ĉiun artikolon de diplomatia mondo, ekscias ĉiufoje, ke novliberalismo estas alia nomo de la diablo. "homsciencoj" proponas pli varian kaj palpeblan panoramon de ekonomiko.

laŭ la modelo de klasika teorio perfekte informita konsumanto, kiu deziras ĉiam pli da havaĵoj je plej malaltaj prezoj, aĉetas de ĉiam pli konkurencaj produktantoj, kiuj celas laŭeble altajn profitojn. la "nevidebla mano de la merkato" rezultigas sampezon, dank' al kiu disponebloj kaj prezoj atingas valorojn plej profitajn al ĉiuj.

tamen ekzistas dubantoj — ekonomikistoj kiuj dizertis al sociologio, sociologoj kiuj senhonte teorias pri ekonomio, kaj ankoraŭ pli strangaj triboj de antropologoj kaj etnologoj. ili dubas, ke la realo tute konformas al la modelo. la silentiĝo de klasika teorio subite igas ilin aŭdeblaj.

regulistoj (2) asertas, ke kapitalismo evoluis kaj plu evoluas ne kiel enaera merkato, sed sub la premo de sociaj grupoj, firmaoj, ŝtatoj, sindikatoj, kiuj difinas la regulojn de la ludo. instituciistoj (3) iagrade simile rezonas: ili atentas la evoluojn, la rolon de institucioj kaj de juraj reguloj en ĝia bona aŭ malbona funkciado.

konvenciteorio (4) emfazas, ke homoj ne renegocas ĉiumatene la laborkondiĉojn, ne inventas ĉiutagmeze novan specon de kontrakto, do ne kreas ĉiutage "puran" ekonomion. ili prefere agas laŭ konvencioj, ili planas laŭ la atendeblaj agoj de aliaj ekonomiaj agantoj, sciante, kion komunaj moroj igas akceptebla, dezirinda, justa aŭ maljusta.

pli vaste kaj ĝenerale sociekonomiko konsideras ekonomion ne kiel izolitan kampon, sed kiel parton de socio. inter ĝiaj prapatroj oni citas karl marx, max weber, kaj inter pli novaj nomoj interalie émile durkheim, pierre bourdieu, mark granovetter. en historia aŭ nehistoria perspektivo ili rigardas al la retoj, grupoj, intencoj, informofontoj de ekonomiaj agantoj, ne konsiderante ilin kiel liberajn, ĉiurilate identajn erojn.

rektaj sociologiaj enketoj ankaŭ amuze montras, kiel konsumantoj elektas laŭ ne tute perfekta informiteco: "aŭ mi aĉetos tre kostan dentopaston en apoteko, aŭ ne kostan en superbazaro", "do mi prenos el marko lider prajs je 95 centonoj — bone, malpli kosta ekzistas, sed ĉi tiu brilas kaj...", "tamen la tubo ne impresas, ĝi eĉ rekte malbelas", "plie estus bone se la koloro akordus kun mia broso, nuntempe ĝi oranĝkoloras, do ne taŭgos", "ĉi tiu... tamen 30 eŭrojn je litro, ili troigas... fine do la malplej kosta" (5).

kompreneble modelo estas modelo, tio estas simpliga desegno de la realo, kiun oni funkciigu por kompari ĝiajn rezultojn kun la efektivaj okazaĵoj, kaj sekve por la modelon mem korekti. eble oni la klasikan modelon uzis tro renverse, decidante ke la realo konformiĝu al la modelo kia ĝi estas.

referencoj
  1. sciences humaines [homsciencoj]. - les ressorts invisibles de l'économie [la nevideblaj meĥanismoj de ekonomio]. - les grands dossiers [grandaj dosieroj], numero 16a. - 2009-09 ĝis 11.
  2. michel aglietta, roger boyer, bruno amable...
  3. thorstein veblen, joseph schumpeter, john commons, ronald coase, oliver williamson, douglass north...
  4. "l'économie des conventions", gazeto "revue économique", vol. 40a, numero 2a, 1989; luc boltanski, laurent thévenot
  5. comment choisissent les consommateurs [kiel konsumantoj elektas] / sophie dubuisson-quellier. - sciences humaines, 2009-09 ĝis 11. - p. 30a-32a.

3 commentaires:

Ken Miner a dit…

Ŝajnas al mi, ke ĉiuj homsciencaj modeloj ĝis nun antaŭsupozis ke homoj agas racie. Pli kaj pli oni komprenas tiun eraron, sed ŝajne neniu komprenas kiel modelo, nepre idealiga, povus enkalkuligi neracion.

ĵeromo a dit…

ĝuste tiel.

ĵeromo a dit…

... cetere en la okazo de ekonomio, "racieco" ricevas apartan difinon, en tio ke la aganto agas kun nesatigebla profitemo kaj prefekte egoisme. komplezemo, helpemo, fidelemo kaj similaj kondutoj ne enkalkuliĝas.