2009-07-05

klaĉo ĉiutempa

mi kolektis ekzemplojn de amasmedia miscito, klaĉo kaj blufo, kaj pretis eĥi la konstaton de ken miner, en 2009-03-29, ke amasinformiloj mem kreas parte la eventojn, kiujn ili raportas kaj pro ili oni pli kaj pli argumentas, ne pri tio, kio veras, sed pri politikaj strategioj kaj publikaj reagoj.

la kolektitaj ekzemploj, forte bruintaj en francio pasintan jaron, estis:
  • proceso kontraŭ la karikaturisto "sine", kiu en satira artikolo ironiis pri eventuala konvertiĝo de la filo de la ŝtatestro preparanta edziĝon al filino de riĉa juda familio — tiun cetere senbazan supozon amasinformiloj fantazie prezentis kiel kontraŭjudaj diroj.
  • reagoj al tio, ke la papo juĝis kondomon ne efika, dum fakte lia frazo signifis, ke amasa disdono de kondomoj sen eduko al seksa vivo ne taŭgas.
  • pardonpeto al afrikanoj fare de franca ekskandidatino por ŝtatestra posteno, ĉar la efektiva franca ŝtatestro diris, ke afrikaj kamparanoj ne eniris historion, kvazaŭ tio estus — krom eventuala malĝustaĵo — insulto.
ĉiufoje informiloj stumpigis kaj misprezentis la originalan diron aŭ ĝian intencitan sencon. ĉiufoje la polemikado viglis. ĉiufoje, kiam oni fine legis la originalan diron kaj vidis, ke ĝi ne pravigas la bruadon, homoj argumentis, ke la aŭtoro kulpas pro eraro de komunikado, li devus ne diri tian facile misinterpreteblan frazon...

mi pretis por konkludo, ke ĉio ĉi montras la lastan gradon de putrado de ĵurnalismo, kiun interreto perfektigas per la senlima kaj sennuanca komentado de centmilopaj legantoj. kaj subite mi ŝanĝis mian opinion. mi ŝanĝis dank' al sinjorino kampan.

sinjorino kampan estis la unua ĉambristino de reĝino maria-antonia, kiun la francaj revoluciuloj mortigis en 1793. en siaj memoraĵoj, libro 1a, ĉapitro 4a, ŝi rakontas la unuan aperon de la nova reĝino post la morto de la antaŭa reĝo ludoviko 15a (1):
oni akceptis en la palaco la muette la funebrajn salutojn de ĉiuj kortegaj sinjorinoj. neniu pensis, ke ŝi povas preterlasi la omaĝon al la novaj gereĝoj. plej junaj same kiel plej maljunaj sinjorinoj alrapidis kaj sin prezentis en tiu tago de ĝenerala akcepto. la nigraj ĉapetoj kun grandaj bantoj, la maljunaj ŝanceliĝaj kapoj, la profundaj sinklinoj similaj al la movoj de la kapoj, ĉio ĉi verdire igis kelkajn respektindajn vidvinojn iom mokindaj, sed la reĝino, kiu ĉiam havis grandan dignon kaj decemon, ne faris la mispaŝon, ke ŝi forlasus la konvenan sintenon. la ŝajnon de tia mispaŝo tamen kaŭzis embarasa ŝerco de iu el la sinjorinoj de la palaco. la grafino de klermonto-tonero, laciĝinte pro la longa ceremonio, dum kiu ŝi pro ofico devis staradi malantaŭ la reĝino, sin komfortigis eksidante sur la ligna planko, kaŝite de la kvazaŭ-mura serio de korbaj roboj de la reĝino kaj sinjorinoj de la palaco. tiel sidante, provante logi atenton kaj ludi gajecon, ŝi tiradis la jupojn de la sinjorinoj kaj faris mil petolaĵojn. la kontrasto inter tiuj infanaĵoj kaj la seriozeco de la okazaĵo en la tuta ĉambro de la reĝino senaplombigis plurfoje ŝian moŝton: ŝi levis sian ventumilon al la vizaĝo por kaŝi nevolan rideton, kaj la severa juĝantaro de maljunaj sinjorinoj verdiktis, ke la juna reĝino mokis ĉiujn honorindajn homojn diligente venintajn por saluto, ke ŝi ŝatis nur junularon, ke ŝi pekis kontraŭ ĝentileco, kaj ke neniu el ili revenos al tia kortego. oni nomis ŝin "mokema" kaj tiu titolo estas ĉie la plej malbone rigardata de homoj.

en la sekva tago, aperis tre malica kanzono en la maniero de la partio kiu probable aŭtoris ĝin. mi memoras nur jenan rekantaĵon:
reĝineto dudekjara
al la homoj tro malŝata
trans la limon vi reiru
leru-leru leru-lanlera leru-lanlera.
la eraroj de famuloj aŭ tiuj, kiujn homa malico atribuas al ili, trairas la mondon rapidege kaj konserviĝas kiel ia historia tradicio, kiun eĉ malproksima provincano ŝate memoras. pli ol dekkvin jarojn post tiu okazo, mi aŭdis, kiel maljunaj sinjorinoj en aŭvernjo rakontis ĉiujn detalojn de la tago de saluto okaze de la funebro pri la eksa reĝo, dum kiu laŭdire la reĝino malĝentile eksplodis pro rido antaŭ la sesdekjaraj dukinoj kaj princinoj, kiuj sin laŭdeve prezentis por la ceremonio.
ŝajnas do, ke eĉ kiam gazetoj ankoraŭ ne sufiĉe abundis por malice misprezenti eventojn, homoj mem inventis la malicaĵojn, kiuj plaĉis al ili. mi rezignu mian frazon pri putra ĵurnalismo, kaj denun mi iom pli kredos je la sindefendo de ĵurnalistoj dirantaj, ke ili rakontas tion, kion homoj atendas.

referencoj:
  1. mémoires de madame campan [= memorlibro de sinjorino kampan] / campan jeanne louise henriette, chalon jean ed. - mercure de france, 1988.

2 commentaires:

ĵeromo a dit…

memkorekte — la fino de la 18a jarcento estas ĝuste la epoko, kiam en francio sub la revolucio gazetoj diversiĝis kaj ekinflui la politikan kaj socian vivon. tamen sinjorino kampan rimarkus, se la klaĉoj estus efiko de tiu nova situacio. ŝi klare parolas pri onidiroj, kiujn gazetoj eble helpis, sed ne aperigis unuafoje en la mondo.

roland a dit…

"studo de historio estas granda liberiganto" diris la filozofo Brehier; kaj malkovrigas multajn aferojn, kaj pli bone komprenigas, kaj relativigas, ktp, ktp.