2009-07-14

dekkvara tago de julio

se iam vi veturos tra francio en la nokto de la 13a al la 14a de julio aŭ en la sekva, ambaŭflanke de la vojo vi vidos la floradon de fajraĵoj. se vi staros sur alta domo, vi vidos raketojn, fajrofontanojn, eksplodaĵojn en nordo, oriento, sudo kaj okcidento. la dekkvara tago de julio estas nacia festo en francio, memore al revolucia tago de jaro 1789a.

artofajraĵoj estas la tradicia elemento de tiu festo en urbegoj, urboj kaj vilaĝoj. homoj mirige ŝatas tion. estas kvazaŭ la urbokonsilio dirus:
karaj administratoj, vidu, kiel monon el viaj impostoj ni forpafas en aeron: knal, knal, paf!
kaj homoj aplaŭdus:
jes, brave, bele!

Aucun commentaire: