2009-07-15

al la luno reen

aliskale ol artofajraĵoj, vojaĝoj al la luno estas bela okazo de porprestiĝa elspezo. la semajna gazeto le figaro magazine elektis antaŭnelonge la temon luno kiel celo (1). usono, rusio, eŭropo, ĉinio — laŭaserte — planas vizitojn aŭ eĉ establojn sur luno por jaroj 2015 2020 aŭ sekvaj, kaj transe jam strabas al marso.

estas konsternaj la prezentataj pravigoj:
  • la prezidanto de la pariza sciencomuzeo, mem eksa kosmonaŭto: estus terure se eŭropo decidus kontraŭ partopreno en venontaj homaj kosmesploroj, el scienca vidpunkto kompreneble, kaj precipe el homa vidpunkto. homo ekstaris por rigardi al horizonto. kosmo fascinas, kaj pro tiuspeca revo ni staras rekte.
  • la prezidanto de la franca centro por esploro de kosmo: homo iros al marso, ĉar homo esploras kaj havas nesatigeblan sciavidon.
  • eksa usona kosmonaŭto john young: ni devas industrie aranĝi lunon. tio revolucie ŝanĝos la surteran vivon.
  • eksa usona kosmonaŭto gene cernan: la homaro esploru. tio estas ĝia destino.
  • la ĉefartikolisto: oni frontos iun el la ekstremaj defioj de nia epoko, oni iniciatos la plej aŭdacan vojaĝon de homa historio.
... retoriko, bombasto kaj patoso por prifesti intencatan elspezon de bagatelaj 100000000000-oj (10^10) da eŭroj. kia ono de tio provizus kuracon al ĉiuj malariuloj? ... jes, ĝuste malariolandoj ne startigas raketojn.

referencoj:
  1. le figaro magazine. - objectif lune, 2009-07-11.

3 commentaires:

Anonyme a dit…

Jen pravigo ne menciita en via listo — pravigo, kiu ne dependas de provizoraj politikaj kaj sociaj faktoroj, kaj pravigo, kiu laŭ mia impreso fakte ĝuas plej ĝeneralan apogon inter pensantaj homoj: homa spacesplorado fine permesos al ni establi homan civilizacion sur alia mondo, kiel asekuron kontraŭ la speco de katastrofo, kiu forviŝis la dinosaŭrojn. Homa spacesporado en la longa daŭro do ne estas luksaĵo, sed nepraĵo.

Ken

ĵeromo a dit…

kara ken.

jes, ni ĉiuj legis aŭ vidis fantaziaĵojn, en kiuj homoj veturas pli rapide ol lumo tra ĝardeno nomata "kosmo", kie ĉiu dua planedo nature konvenas por homa vivo. sed en la reala kosmo per egaj fortostreĉoj oni atingos la lunon, eble marson, kaj tie vivtenos kelkajn homojn sub vitra kloŝo. kaj?

en tio oni agas kiel infano, al kiu plenkreskuloj diris ordigu vian ĉambron, kvin minutoj sufiĉos por tio. kaj ĝi eliras, kaj dum la tuta tago kolektas ŝtonojn, kaj se oni demandas, ĝi respondas mi kolektas ŝtonojn, per ili mi konstruos novan domon kaj en ĝi mia ĉambro estos tute orda. vespere, kiam ĝi revenas laca kaj malpura, plenkreskuloj diras nun, vi sufiĉe ludis. ordigu vian ĉambron, kvin minutoj sufiĉos por tio. iri al luno estas ludi ekstere. forkuraci malarion estas ordigi la ĉambron: malpli amuze.

ni reparolu pri tio post kvincent jaroj. eble tiam la infano estos arkitekto kaj konstruos domon... kia en ĝi estos la ĉambro, pri tio mi ne vetos...

Anonyme a dit…

Estus bele, se la homo progresus ideale, per logika sinsekvo, unue la malgrandaj paŝoj, poste la grandaj. Sed en la realo tio kompreneble ne okazas; sekve mi ne vidas kialon supozi, ke se ni nur forlasus homan spacesploradon, aŭ ĉesus konstrui akcelilo-kompleksojn, aŭ rezignus pri nukleo-fuziaj reakciiloj, rezultus forigo de malario, aidoso, malsato kaj mizero. Dum 40 jaroj post Apollo ni ne faris homan spacesploradon. Ĉu dum tiuj 40 jaroj ni pro tio solvis eĉ unu gravan praktikan problemon? Ordigis unu ĉambron?

Sed multaj partoprenas vian vidpunkton, kaj post kvincent jaroj ni eble ankoraŭ restos sur nia insulo la tero — kun ĉiuj niaj ovoj, se tiel diri, en nur unu korbo.

Pri malario mi ne volas eniri la eternan debaton pri DDT, sed laŭ unu vidpunkto ni preskaŭ estis solvinta tiun problemon antaŭ ne tre longe.

Ken