2009-06-18

la mistero de tri leporoj

tradicia mistifiko demandas: kiel oni nombru multajn ŝafojn en herbejo? la respondo estas: kalkulu kiom da kruroj kaj dividu la rezulton per kvar. bona komprenanto de tiu procedo jam scias, kiel oni nombru leporojn: kalkulu kiom da oreloj kaj dividu per du... tamen ekzistas escepto.

le escepto okazas, kiam estas tri leporoj. kiel? simple per tio, ke oni desegnas la tri leporojn kurantaj en cirklo kaj dismetantaj po du orelojn sur centra triangulo. en tia meto ĉiu orelo apartenas al du leporoj. sume — tri leporoj, tri oreloj.

iam amikoj montris al mi trileporan desegnon en germanio sur la ĉefpreĝejo de paderborno. kulturologoj interesiĝis pri tiu motivo. ili kolektis aperojn de ĝi tra azio kaj eŭropo, de ĉinia dunhŭango (敦煌) ĝis anglia dartmuro (dartmoor).

de kie venas la desegno? kion ĝi signifas? leporoj havas proprajn morojn, pri ili estas superstiĉoj kaj rakontoj. ĉu la tri leporoj aperis pro iu tia tradicio, ĉu nur pro la kuriozeco de la bildo? neniu scias.

kaj dum homoj dubas kaj pripensas, la tri leporoj kuradas sub siaj tri oreloj...

retografio:

Aucun commentaire: