2009-06-26

la instru-ministra ciklo

en francio la ciklo de instru-aferoj estas jena:

1. ĉiuj akordas: ŝanĝo de la instrusistemo necesas
2. oni enoficigas novan instru-ministron
3. post kelkaj monatoj la instruministro anoncas ŝanĝoplanon
4. instruistoj komencas strikon, lernantoj manifestacias kontraŭ la plano
5. post kelkaj semajnoj la ministro diras, ke la plano bonis, sed ne estis sufiĉe klarigita
6. post kelka plia tempo la ministro eksiĝas
7. reiru al punkto 1

al tiu priskribo amiko-instruisto respondis: jes-ja, sed ĉu kompetentis tiuj ministroj, kiajn ŝanĝojn ili planis?. kompreneble — ministroj laŭ opinio de instruistoj malkompetentas, tion instruistoj diras ofte kaj laŭte. eble la ministro reciproke pensas, ke instruistoj malkompetentas, sed tion li ne diras: li kaŭzus skandalegon.

la situacio de ŝtata instruado iĝis verdire sensolva. tro da grupoj premas al diversaj direktoj: instruistoj volas eduki civitanojn laŭ sia idealo, gepatroj volas sukceson en ekzamenoj, studentoj volas amuziĝi, lernej-administro volas glatan funkciadon, provincaj administroj volas apliki ministrajn planojn, kleruloj volas konsili por tute novaj metodoj, gazetoj volas demonstri ke la nivelo malaltiĝas... krom tio la eduksistemo tiom malsimpliĝis, kun tiom da klasoj de instruistoj kaj oficistoj fortike defendantaj siajn situaciojn, ke "ŝanĝo" estas la bona vorto, kiun ĉiu aprobas buŝe, sed timas enkore, ĉar neniu komprenas ĝin sammaniere.

ĉu oni do deziru ministron promesantan, ke ŝli reformos nenion?

3 commentaires:

Anonyme a dit…

Usone estas aldona faktoro de la instruistaj laborsindikatoj, tre potencaj, kiuj verŝajne rezistus substancohavajn plibonigojn, eĉ se estus ĝenerala interakordo "de supre" pri nepraĵoj.

Almenaŭ en Francio estas tutnacia kursaro, ĉu ne? Principe do reformo pli eblus tie ol tie ĉi.

Ken

robaleks a dit…

Artikolo de Jxeromo estas amuza sed tro ege simpligas la situacion.
Mi diru unue ke organizi la edukadon de la 3-a jarigô gxis senlima agxo sur la tuta nacia teritorio estas komplika. Due estas despli komplika ke kelkaj malbone antaùviditaj evoluoj, decidoj sinsekvis kiel :
* deviga instruado gxis 16 jaroj en 1958
* komuna mezlerneja edukado (collège unique) en 1975
* kompleksaj kaj multnombraj statusoj de instruistoj kaj profesoroj, de lernejoj postsupermezlernaj
* (aldone multaj aliaj punktoj)
* ekonomika krizo kaj neceso respekti internaciaj evoluoj kaj eùropaj reguloj.
Mi timas ke tiu eduka krizo ne rapide solvigxos...

ĵeromo a dit…

jes, mi ne parolis nome pri instruistaj sindikatoj, sed ja ankaŭ en francio ili grave rolas.

universitatoj havas iom pli da memstareco ol unua- aŭ dua-gradaj lernejoj, sed ĝenerale francio estas tre centrisma, kaj instruministro normale devus regi ĉion. tamen videble ne okazas tiel.

robaleks cetere pravas: mi tre resumis kaj simpligis la aferon, prezentante la rigardon de eksterulo. ĝuste tio estas la kerna problemo: la situacio tre malsimplas.