2009-03-19

premo de proksimuloj

per premo de proksimuloj mi tradukas la anglaĵon peer pressure. vikipediisto tradukis ĝin per kunula premo. tiun nocion uzas amerikaj psiĥologoj. ĝi signifas tion, ke samaĝaj, sammediaj uloj influas homon — forte, eventuale preme influas. tiu cirkonstanco estas aparte videbla ĉe adoleskuloj, kiuj elektas vestojn, amuzojn, sintenojn konforme al sia ĉirkaŭgrupo. se dekkelkjarulo devojiĝas tri paŝojn, li ne plu akordas kun la grupo, li ricevas mokojn, li soliĝas.

mi diris amerikaj psiĥologoj. fakte la nocio apenaŭ famas en eŭropo. franclingve mi trovas nur kanadajn artikolojn kun traduko de la angla vorto. eŭropanoj ne rimarkis tion? ili rimarkis, sed ĝin ili nomas alimaniere. ili parolas pri konformismo.

en la sama akordiĝo al grupo, siaflanke amerikanoj vidas, kiel la grupo premas unuopulon, siaflanke eŭropanoj vidas, kiel unuopulo malkuraĝe cedas antaŭ grupo. se iu bezonas ekzemplon, kiel kultura vidpunkto regas la komprenon, eĉ la homsciencan komprenon de mondo, jen ĝi estas.

2 commentaires:

Anonyme a dit…

Rem acu tetigisti! La eŭropa termino emfazas personan mankon de la unuopulo; la amerika ŝovas la kulpecon al nepersona "socia forto". Kaj rimarku, ke "kunula premo" sonas multe pli science, ol "konformismo".

Aliflanke, estas danĝere tro kunligi lingvon kaj kulturon. La nunaj lingvoj estiĝis laŭgrade dum multaj generacioj. Se lingva trajto signas trajton de sia parolantaro — al kiu(j) generacio(j) ni atribuu la trajton?
Al la nuna generacio ĉiam mankas alternativo: ĝi devas uzi la lingvon de siaj gepatroj.

Tamen estas vere mirige, kiugrade vi kaj mi pensas paralele. Post lego de viaj unuaj du alineoj, mi jam antaŭvidis la konkludon de la tria ;)

Ken

ĵeromo a dit…

aludante tion, ke franclingvaj tekstoj tre malabunde temas pri kunula premo mi ne subkomprenis ian dependon de penso je lingvo. mi kredas, ke vorto aperas kiam ĝi bezonatas. se franclingvanoj ne agnoskas tiun grup-fenomenon, ili ankaŭ ne parolas pri ĝi. tio estas dependo de lingvo je kulturo, do ĝuste la malon de la misnomata supozo de sapir kaj whorf, laŭ kiu kulturon influus lingvo.

ah, antaŭvidebla konkludo... ĉu pro paralela pensado aŭ pro trolego de samspecaj verkoj? la moralista tono preparas siajn konstatojn, siajn argumentojn, metas ĉion en ordo, kaj per fina frazo volas enbati la konkludon, kiel muzikistoj preparas la finan kuntrafon de voĉoj aŭ la finajn akordojn. kutimiĝinte al tiu stilo, oni nevole imitaĉas ĝin, kaj legante oni atendas ĝin, oni antaŭvidas la konkludon, tro facile antaŭvidas, se la aŭtoro ne kapablas ankoraŭ surprizi... bedaŭrinde.