2009-03-11

mi promesas...

mi promesas, ke mi neniam skribos promeson en change.org.

mi subskribos nur petskribon, kiu postulas ĉeson de interretaj petskriboj.

mi respondos nur jenan demandaron: ĉu laŭ via opinio demandaroj estas [1] neutilaj [2] superfluaj [3] ĝenaj? (vi rajtas elekti plurajn respondojn).

ĉenmesaĝon mi transsendos dudekfoje sole al la sendinto.

mi aliĝos al babilejoj por tie silentadi.

al socia retejo mi aliĝos nur se ĝi proponas publikan elektadon de malamikoj.

mi revizitas privatan retpaĝon nur se la aŭtoro ne invitas al reveno.

mi enskribiĝos en dua vivo kondiĉe ke oni provizos min per 48 horoj en ĉiu tago.

mi uzos interreton precipe plenigante ĝin per plendoj pri ĝia pleneco je neutilaj plendoj.

...

2 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit…

ĉiu superfluaj mi diros

Tonyo a dit…

Mi komentos nur artikolojn kiuj ne invitas al komentado.