2009-03-05

bona avĉjo

rakontis ĥoseo...

ĥoseo kiel infano vivis en sudameriko. li ŝate promenis kun sia avo. kiam la avo renkontis nigrulidon, li amike venigis ĝin, kaĵolis, karesis ties kapon. la nepo pro tiu afableco tre admiris sian avon. fine de la promeno la avo laŭkutime vizitis loteriejon kaj ludis.

longe poste ĥoseo eksciis, ke laŭ loka onikredo, tuŝi la krispan hararon de nigrulo estas bonsortiga. la avo estis anarkiisto, sendia, skeptikema, sed espero de gajno en vetludo gardis lin en tiu fantazia kredo.

oni ofte polemike konfuzas religion kaj superstiĉon. oni nur ĉirkaŭrigardu kaj vidu: superstiĉo kaj senreligieco tre bone kunvivas.

2 commentaires:

becxjo a dit…

...la avo estis anarkiisto, sendia, skeptikema, sed espero de gajno en vetludo gardis lin en tiu fantazia kredo...

Mi dubas, ke la avo estis racia elpensanto kaj tiel liberpensanta. Sendieco estas pretera afero.

ĵeromo a dit…

anarkiisto, sendia, skeptikema estas la vortoj de la ekskolego, kiu rakontis. tio sonis interese, ĉar oni aŭdas multe pri superstiĉoj de homoj en la preĝejo, sed malmulte pri superstiĉoj de homoj en la fronta drinkejo...

ĉiuokaze anarkiisma kontraŭreligieco ne tiom uzas la kutimajn kliŝojn pri racieco aŭ malracieco. ĝia ĉeftemo estas tianoma libereco. konata citaĵo el miĥaelo bakunin tekstas ĵaluze deziranta homan liberecon [...] mi diras: se dio vere ekzistus, ni devus forigi lin — sed pri bonŝanco en vetludoj mi ne konas citaĵon de li.