2009-02-26

propraj aŭ depruntitaj ludiloj

post la informejo ĝangalo, post la komunumejo amikumu, ankaŭ lastatempe la anoncejo klaku.net fermiĝis. ĉi-okaze la fermo daŭris nur kelkajn tagojn, klaku reviviĝis dank' al nova prizorganto...

la respektivaj historioj tre intersimilas: manpleno da entuziasmuloj fondas retejon. iom post iom ili malvigliĝas. unu ĉefa mastrumanto restas. post kelka tempo la mastrumado tro pezas, kaj ŝli fermas la retejon. tio spegulas en la reto la delongan funkciadon de la esperanta komunumo: privataj inciatoj daŭras dum la vivo de la iniciatintoj, aŭ dum ilia disponeblo, aŭ dum ilia kuraĝo, kaj poste pereas. sola novaĵo estas, ke interreto mallongigas la ciklon. ekzemple la terminokolekta sistemo pekoteko de ridigero ejĥholc sur disketoj daŭris ankoraŭ jardekon. sed nun, fondo kaj malfondo de ampleksa retejo eventuale spanas du jarojn, kaj la lasta rezignanto sufiĉe freŝas en sia funkcio kaj aplombas en sia juneco por konkludi per abundaj riproĉoj al tiuj, kiuj ne helpis, ne subtenis, ne dankis...

kontraste al tio, kelkaj retejoj daŭras tra la tempo: la praaj flavaj paĝoj, kvankam ili ne plu evoluas, la reta vortaro, vikipedio, kaj la pli nova esperanta komunumo en ipernitio ... kiel ili eltenas?

mi vidas plurajn klarigojn:

  • persistemo: tiu simpla kaj valora homa kvalito grave rolas — sen volframo distel ekzemple, reta vortaro ne plu estus
  • servemo prefere ol teĥnikemo: komputemuloj nur scivolantaj kion mi povas fari per tiu programaro? frue rezignas. ili sufiĉe amuziĝis per la kreo de la retejo, jam ĝia bonteno tedas ilin. — homoj kun vera celo male atentas ne teĥnikon, sed realigon.
  • uzo de depruntitaj ludiloj anstataŭ kreo de propraj: vikipedionipernition oni simple esperantigis, kio ŝparas multan laboron, dum ke esperanta amikumu, aperinte el nenio kaj tro rapide kreskinta por resti sub la zorgo de amatora teamo, reiris al nenio.

alnotoj:

Aucun commentaire: