2009-02-12

ŝadokoj

gajigo por junuloj kaj maljunuloj estas la ŝadokoj. ili mankas en vortaroj, ili mankas en la naturo, sed ili ne mankis sur francaj televidiloj en la 1960-1970aj jaroj. ĉiuvespere ili aperis dum duo da minutoj, kaj tiam la stratoj estis senhomaj.

la ŝadokoj havis du ĉarmojn. unue jakvo ruksel (1) tre aĉe desegnis ilin. due klaŭdio pieplu (2) iliajn aventurojn rakontis per voĉo gravula, des pli serioza kaj sonora ju pli fantaziaj ili estis. kaj antaŭ ĉio la ŝadokoj estis stultaj, malĝentilaj, kaj absurde entreprenemaj.

aŭskultu:
tio okazis antaŭ tre-tre-tre longe. tiutempe estis ĉielo. dekstre en la ĉielo estis la ĵibia planedo. ĝi estis tute plata, kaj ĝi kliniĝis jen al iu, jen al la alia flanko.

maldekstre en la ĉielo estis la ŝadoka planedo. ĝi ne havis apartan formon... pliĝuste... ĝia formo ŝanĝiĝadis.

meze de la ĉielo estis la tero, kiu rondis kaj moviĝis. sur la tero estis nenio videbla.

sur la ĵibia planedo estis bestoj nomataj ĵibioj. jen estas ĵibio proksime vidata. jen estas alia. kiam estis tro da ĵibioj sur iu ekstremo, la planedo kliniĝis, la ĵibioj glitis, iuj elfalis. estis tre malkomforte – precipe por la ĵibioj.

sur la ŝadoka planedo estis ŝadokoj el du specoj: ŝadokoj kun piedoj malsupre vivis supre sur la planedo, kaj ŝadokoj kun piedoj supre vivis aliflanke kaj tie utilis subtenante la planedon.

ĉar la ŝadoka planedo aliformiĝadis, iuj ŝadokoj elfalis. estis tre malkomforte – precipe por la ŝadokoj.

la ŝadokoj kaj la ĵibioj post ioma tempo tediĝis pri vivo sur misfunkciaj planedoj. ili do decidis ĉiuj siaflanke, ke ili iros al la ŝajne pli bone funkcianta tero...
poste por sia raketo la ĵibioj eltiras el la kosmo la potencan brulaĵon kosmogolo 999. la ŝadokoj per pumpiloj provas elŝuĉi ĝin. ili pumpas, pumpas kaj pumpas tra la kosma spaco... sed vane... ĉar kosmogolo tute ne konsentis pri tio. kosmogol-atomoj estis tre pezaj kaj seriozaj atomoj, kiuj ne iris de planedo al planedo pro bagatela kaŭzo. kaj la rindindaj streboj de la kompatindaj bestoj rezultis al kvazaŭ nenio.

post unua rido, pli bone rigardante al ŝadokoj, oni vidos en ili mokon de kelkaj homaj misoj, kaj de kelkaj misoj pli specife francaj. (cetere ĵibioj surhavas anglan bulĉapelon kaj ne hazarde nomiĝas ĵibioj laŭ la literoj ĝi kaj bi de granda britio.) ŝadokoj agas laŭ la devizo kial simple, kiam oni povas fari malsimple? – mm, tre franca sinteno, mi opinias. ili havas ankaŭ preterracian komprenon de statistiko: sciante ke ilia raketo havas unu ŝancon el miliono ekflugi, ili haste faras la 999999 unuajn fiaskojn por pli frue atingi la sukcesan milionan fojon.

ŝadokoj parolas per lingvo, kiu konsternus ĉiujn bonalingvanojn kaj tokiponistojn. ĝi konsistas el kvar vortoj ga bu zo me. ĉar ŝadokoj – montras klariga desegno – havas nur kvar fakojn en cerbo, se oni enpremas novaĵon, nepre iu malnovaĵo elfalas. la longaj kombinoj el nur kvar vortoj povas esti tedaj, verdire, sed por tiuj kiuj kredas ke lingva facileco dependas nur de malvasta vortprovizo, tio aspektas ege simpla...

prinotoj:
  1. jakvo rukselo, france jacques rouxel, franca animeisto, 1931 - 2004
  2. klaŭdio piepluo, france claude piéplu, franca rolisto, 1923 - 2006
  3. retejo de ŝadokoŝatantoj [fr]
  4. ŝadokfilmeto en jutjubo [fr]
  5. ŝadokoj en bildstrio [fr]

2 commentaires:

Anonyme a dit…

Ho, mi konas ŝadokojn :-) Mi spektis ilin kiam mi estis infano. :-)

roland a dit…

kaj mi memoras, ke estis frazo, kiu diris
"estis kosmaj arboj, kosmaj riveretoj, kaj ĉiaj aliaj tiaj kosmaj aĵoj. Fakte, en tiu epoko la kosmo estis kiel ordinara kamparo, krom la fakto ke, kompreneble, ĉio esti kosma." !