2008-11-26

ni estas papagoj

(laŭ la gazeto homsciencoj (1))

en 1897 la etnologo karlo von den steinen dubis, sed fine devis agnoski, ke la bororoj en amazonio serioze diras ni estas papagoj. tiun surprizan kredon analizis sinsekve diversaj kleruloj kiaj emilo durkheim, marcelo mauss, luciano levy-bruhl, leono vigotskij, ernesto cassirer, klifordo geertz, dan sperber.

en la 1970aj jaroj kristoforo crocker vizitis la bororojn kaj enketis pri la temo. laŭ liaj konstatoj nur viroj de tiu nacio diras, ke ili estas papagoj. la sola rilato de inoj al tiuj birdoj estas, ke ili bredas ilin hejme. kaj cetere laŭ kutima moro viroj loĝas ĉe la inoj kun kiuj ili pariĝas. la virbororoj do iom humure komparas sian dependecon en la edzinaj hejmoj al tiu de la birdoj. tion ili esprimas per tradicia metaforo: ni estas papagoj.
  1. sciences humaines [= homsciencoj], 2008-11 ĝis 12, kromnumero pri klaŭdio levi-strauss, p. 38a

2 commentaires:

Anonyme a dit…

La 4an de marto 2004 ankaŭ mi blogis pri tiu tribo, por refuti la (fortan) hipotezon Sapir-Whorf: "Sudamerika indiĝena tribo insistas al eksteruloj, ke ili estas papagoj! Ĉu tio signifas, ke ili ne povas rimarki la diferencon inter homo kaj papago?"

La leciono por ni estas ke ne eblas facile detekti metaforojn en alies kulturo. Dankon pro la ĝisdatigo.

Ken

ĵeromo a dit…

la informo ŝajnas fidinda. la noto el la franca gazeto estas legebla en interreto. kaj ankaŭ en la reto troveblas referenco: 1977. my brother the parrot. en: david sapir & j. c. crocker (comp.), the social use of metaphor: 164-192. philadelphia: university of pennsylvania press