2008-11-20

35 kukoloj printempon ne alportas

amiko roel [rul], kiu afable gastigas kukolon en sia utila retejo tekstoj.nl, antaŭ ioma tempo sendis statistikon pri la uzo de tiu serĉilo... nur kelkcent vizitoj dum monato.

elrevige. mi malmodeste pensis, ke la 35a eldono de serĉilo adaptita al la lingvo internacia jam ricevus pli multajn vizitojn. probable mankas reklamo. ĉu mi agitu en retgrupoj?
(ja – la stranga titolo... la vera proverbo tekstas unu hirundo printempon ne alportas kun senco ke antaŭsigno ne sufiĉas, oni atendu pli fideblajn pruvojn.)

1 commentaire:

Tonyo a dit…

Jes, agitu. Mi mem devas konfesi ke mi ne memoris pri ĝi, kvankam mi konsideras ĝin tre utila. Do, jen al "favoratoj"