2008-10-29

scienca kompreno de ĉio

laŭ komuna opinio scienco ... alproksimiĝas plenan komprenon asimptote skribas ken miner (2008-10-25) kaj li miras, kial oni ne esperas plenan komprenon. ankaŭ mi miras sed pro aliaj vortoj de la diro. mi miras pri asimptote kaj pri ununombra scienco.


homoj – ordinaruloj kaj filozofoj egale – vidas kiel sciencaj klarigoj abundas, ja pli kaj pli abundas. el tio ili ricevas impreson, ke malgrandiĝas la nombro de neklarigitaĵoj, same kiel iam ŝrumpis blankaj makuloj sur mapoj de la mondo. sed legante intervjuojn de sciencistoj, mi aŭdas alian muzikon. ili plejofte diras: jes, ni scias pli kaj pli da aferoj, sed ĉiu malkovro montras al ni unu klarigon kaj dek novajn neklarigitajn aferojn. ŝajnas do ke asimptote maltrafas. sciencoj ne alproksimiĝas al plena kompreno, ĉar la kvanto de sciindaj aferoj kreskas pli rapide ol la scioj.

homoj ankaŭ tre admiras tion, kion ili nomas scienco. el la evoluo de konoj estiĝis ia hierarkio kun natursciencoj super homsciencoj, kaj fiziko ĉe la pinto. laŭ tiu imago, fiziko iam klarigos ĉion pri materio kaj universo, el ĝiaj klarigoj oni konkludos pri ĥemiaĵoj, el tiuj siavice pri vivaĵoj, pri homa cerbo, penso, homa socio kaj ĉio, ĉar ĉio ja konsistas el atomoj aŭ kvarkoj aŭ iaj materiaj eretoj, ĉu? tio estas fantaziaĵo. kio komunas inter la metodoj de ekonomiko, vegetaĵoscienco, historio, filologio kaj kondutologio? supozante, ke fiziko iam trovos la ekvacion de la universo, ĉu ni pro tio komprenos kial borsoj krizas, pro kio vinko-floroj havas kvin petalojn, kial okazis la novŝtonepoka revolucio, en kiu lingvofamilio anas la sumera, aŭ kiel salmoj trovas sian vojon al frajoriveroj? mi legis en serioza artikolo, ke eĉ simplajn ĥemiajn ekvaciojn oni nur tre pene kaj ne tre konvinke reklarigas per fizikaj nocioj. la unueco de scienco estas fantaziaĵo.

lastfoje mi miru ankoraŭ pri unu vorto – ĉifoje pri kompreno. sciencoj provizas klarigojn, sed ĉu ili vere provizas komprenon? eĉ se fiziko trovus la ekvacion de la universo, eĉ se ĝi klarigus ĉion en la mondo, kio poste? ĉu ni adorkliniĝu antaŭ la ekvacio? ĉu ni tatuu ĝin sur nia haŭto? kian sencon ĝi donos al nia vivo? sciencoj estas nur diversaj vidpunktoj al la mondo, kun iom pli rigoraj kadroj ol ordinara sciado. ili utilas, sed ili estas nur servantoj de nia pensado kaj de nia volo.

7 commentaires:

Anonyme a dit…

Ĉiam, respondoj al vi minacas fariĝi tro longaj por blogo. Bv. kompreni do, ke mi ne povas mencii ĉiujn faktorojn.

Mi komprenas kion vi diras, sed mi ne konsentas, ke la unueco de la scienco estas fantaziaĵo. Laŭ mi ĝi estas nepraĵo. Eble ja ŝajnas absurde, ke fizika Granda Unuiĝinta Teorio kondukus al klarigoj, kial borsoj krizas, kial mi nun elektas levi la maldekstran manon kaj ne la dekstran, ktp. Sed absurdŝajno neniam sufiĉis por diskrediti la sciencon. La materiismo ja postulas, ke ĉio (ĉio!) fine redukteblas al fiziko. Aŭ oni estas materiisto, aŭ ne.

Laŭ mi, do, la implicaĵoj de la scienca epoko estas klaraj. Male via punkto pri "kompreno". Kompreno ŝajne varias laŭ la homo. Ekzemple kiam mi, kiel junulo, unuafoje trafis tiun faman kontraŭ-teisman argumenton "nefinia regreso" mi demandis: ĉu ne unu paŝo sufiĉus? Ĉar mi pensis: se mi estus certa, ke ekzistas Dio, tute ne gravus al mi de kie Li venis. Tamen por plej multaj homoj tiu argumento konvinkas. Do kompreno por iu homo ne egalas al kompreno por alia homo.

Jes, mi adorus la ekvacion :) Kaj eble eĉ tatuigus ĝin sur mian bruston. Mi komprenas vian obĵeton "Kian sencon ĝi donos al nia vivo?" kaj mi respondas "la plej gravan" ĉar fine mi estus certa, ke la matematiko kongruas kun la realo. Kaj kun tiu certeco venus espero, ke la homo fine vivtenos kontraŭ neamika universo. Kaj kio povus esti pli grava, ol espero?

Ken

ĵeromo a dit…

laŭ via diro, ŝajnas ke mi ne estas materiisto, kara ken, sed pro filozofia malkompetento mi ne elektos alian ismon. per neformalaj vortoj, mi dirus ke por mi matematiko, fiziko kaj ceteraj aĵ-sciencoj estas utilaj iloj por analizo de iuj problemoj. ili mirinde sukcesis en en priskribo de mikroskalaj materieroj, de kosmaj aĵoj kaj simile. sed en la lastaj jaroj bedaŭrinde mi legis iom pri historio, etnologio, antropologio kaj similaj, kaj en tiuj aliaj kampoj mi povas nur komenti, ke matematiko mirinde kontribuis neniom – nu, bone, iometon tra tre simplaj uzoj de statistiko.

mi sufiĉe konsentas kun beĉjo, kiu pri tio parolas kiel parolas sciencistoj, tio estas modeste, ne kiel filozofoj, kiuj – ekde la 19a jarcento – atendas ke scienco solvos vivgravajn problemojn anstataŭ ili.

efektive ni almenaŭ konsentos pri tio, ke la sufiĉeco de iuj klarigoj dependas de la komprenemo de homoj...

Anonyme a dit…

Necesas laŭ mi displekti du demandojn: (a) ĉu la t. n. sociaj sciencoj vere estas sciencoj kaj (b) ĉu laŭ materiismo ĉio finfine reduktiĝas al fiziko. Niaj respondoj al tiuj demandoj estas sendependaj unu de la alia. Ekzemple mia respondo al (a) estas "ne" dum mia respondo al (b) estas "jes".

Pri via dua alineo, la ideo ke sciencistoj tipe parolas modeste pri la scienco ne akordas kun mia sperto. La situacio estas kurioza:
laŭ la linio de tiuj nuntempaj sciencistoj, kiuj agrese atakas la religion, religiemuloj kredas sin en posedo de plena kompreno, dum ili (la sciencistoj) humile agnoskas asimptotan alproksimiĝon al plena kompreno. Ŝajnas ke tiuj sciencistoj orgojlas pri sia supera humileco :) Estas io putra en Danio...

(Mi tute forgesis mencii vian punkton pri asimptoteco; eble vi pravas, ke la scienco iĝas ĉiam pli MALproksima de plena kompreno. Sed tio ne estas la kutima linio.)

Ken

ĵeromo a dit…

...ĉu tamen oni juĝu same pri scienceco de ĉiuj tianomaj homsciencoj? kaj ĉu estas limo aŭ nur grada paso de sciencoj al nesciencoj? simplaj respondoj al viaj demandoj eble kondukas al trosimpligoj. kiel ajn, je (a) mi ne respondas kiel vi, ĉar mi uzas la vorton scienco ne poperisme sed multe pli malformale, kaj je (b) mi respondas ke probable estas kelkaj specoj de "materiismo" kiuj tamen parolas ekzemple pri "sociaj klasoj" ne postulante ke ili estu difineblaj per fiziko, eĉ ne hipoteze en iu venonta kvazaŭ-perfekta scienco. ĉiuokaze pri materiismo mi estas agnostika.

aliflanke efektive estas kelkaj sciencistoj-steluloj, kiuj ŝatas amaskomunikilojn, kaj kiujn amaskomunikilojn ŝatas. iuj mem kronis sin filozofoj, kritikas la karikaturojn de religioj kiujn ili pentris, kaj plezure ricevus la nobelpremion pri modesteco, ĉar ili preskaŭ - nur preskaŭ - komprenas ĉion. sed apud tiuj laboras centmiloj da sciencistoj, kiuj ne estas steluloj, kaj de tiuj oni ricevas pli modestajn dirojn, kiam okaze oni aŭdas ilin.

Anonyme a dit…

Laŭ mi "scienco" signifas "la scienca metodo": (i) hipotezoj devas esti empirie falsigeblaj; (ii) antaŭsupozoj devas esti klare esprimataj kaj distingataj disde trovoj. Matematiko ne rolas en la difino; sed matematiko plifaciligas plenumon de (i) kaj (ii). (Tiu difino ja sekvas plejparte Popper.) Sekve la plej scienca el la sciencoj estas la ĝenerala fiziko, pro sia forta ligo al matematiko.

Pri la homsciencoj, ne estas kialo, ke ili ne povus plenumi (i) kaj (ii). Sed en la praktiko ili kutime ne tre bone plenumas ilin. Mia "scienco", la lingvistiko, estas bona ekzemplo. Mallonge, Chomsky-lingvistiko sufiĉe bone plenumas (i) sed ne (ii). Mi respondus do, ke estas grada paso de scienco al nescienco. Sed kiam supozata scienco tute perdas la principojn (i) kaj (ii), tiam ĝi iĝas senespera. La plej bona ekzemplo estus la nuntempa populara psikologio. Fifama ekzemplo estas la psikanalizado de Freŭdo.

Eĉ se iu esplorkampo ne estas scienco, ĝi tamen povas esti utila kaj povas konduki al gravaj konstatoj. Sed mankas al ĝi la aŭtoritato de, ni diru, gravito!

La tuta diskuto estas komplikita far la nova koncepto emergence. Sed laŭ mi kiom longe, kiom la scienco malestimas kaj ignoras filozofion, emergence restos nebula ideo.

Mi konsentas kun vi pri la steluloj; aliflanke Einstein mem tre ŝatis la amaskomunikilojn, kaj ili lin, kaj la rezulto ŝajne utile levis la publikan respekton al la scienco.

Ken

ĵeromo a dit…

tiu vidpunkto estas certe kohera. mia sola riproĉo al ĝi estas, ke ĝi mem ne distingas antaŭsupozon de trovo, ĉar ĝi antaŭelektas modelon de scienco paŭsitan sur fiziko, kaj ĝi surprize trovas je la fino, ke fiziko plej bone plenumas la postulojn de scienceco. mi suspektas, ke tiu vidpunkto naskiĝis pro la granda progreso de fiziko en la 20a jarcento. oni fasciniĝis pri tiu prospero kaj ekpensis "scienco kiu imitos la fizikajn metodojn nepre progresegos". pro tio oni forpuŝis el la domo de scienco tiujn, kiuj ne uzas hipotezojn, eksperimentojn, kaj similajn. tio estas la sekreta metodo de bonaj lernejoj: ili akceptas nur brilajn studentojn, kaj poste ili povas diri "vidu, niaj lernantoj tre sukcesas en ekzamenoj".

mi legis interesajn historiajn verkojn pri antikvaj kulturoj, ekzemple pri la mezopotamiaj aŭ egipta. iliaj diroj pri la vivmaniero kaj ideoj de antikvuloj ne estas malpruveblaj. historiistoj ricevas apogon nur de sia kritika kapablo kaj de sia prudento. ĉiuj trovoj estas supozoj, por kiuj oni arigas pli aŭ malpli da eblaj pruvoj, sed kiujn oni neniam povas montri veraj kaj malofte plene malveraj... tamen mi ne vidas, kial mi malkonfesu ke historio estas scienco.

nu, la disputo restas certagrade nur afero de difino. oni povas uzi la vorton scienco pli vaste aŭ pli malvaste, se oni nur konscias pri tio...

roland a dit…

Sed fine determinismon oni trovis ne validan, ĉar ekzemple en bone matamatike kalkuleblaj interagoj oni konstatas, ke se oni ŝanĝas nur tre ete la originajn donitajoĵojn post ne tre granda nombro de paŝoj la fina rezulto tre malsimilas, kaj fine post sufiĉe da tempo (ne tre granda ĉe la mikrofizikaj fenomenoj) la difenco (en originaj donitaĵoj) kiu kaŭzas tute malsimilan rezulton en la fino iĝas malpli granda ol ĉiu ajn grando kiu povus havi eĉ nur sencon en la fiziko, t.e. sub la limoj de la Planck-a longo.
Tial eĉ la ideala ideo de determineco malaperas !
nur praktika lima fenomeno valida nur praktike sub certaj kondiĉoj. SEd se funde ne estas determineco, tio iom skuas la filozofian koncepton de fiziko kaj naturo, ktp.
Kaj fakte oni ekde antikvaco pensis, ke la ĉielaj fonomejoj estis paradigmo modelo de la matematika prcizeco kaj predikteblo. Sed estas nur demando de tempo, ĉar nun kun silimadoj per komputilo oni povas kalkuli evoluon ekzemple de planedorbitoj, kaj post certa molionjara tempo ankaŭ ili iĝas ĥaosaj kaj fakte nepredikteblaj.