2008-10-16

asocio por rapidigo de la tero

en gravaj okazoj de la vivo – ekzemple dum ferioplanado – oni konstatas ke kalendaroj misfunkcias. pliĝuste ili tre malsimplas. sumigante semajnojn oni vidas ke ili ne kongruas kun monatoj, vicigante monatojn oni vidas ke ili malegalas, kaj eĉ la jarlongoj ne bone akordas kun la suno, ĉar la tero propramove decidis, ke ĝi sunbruniĝos 365,2425-turne (laŭdire) en unu jaro.

iuj proponis novajn kalendarojn. facile oni vidas, ke ankaŭ tiu procedo matematike lamas. la solvo klare venos de la alia flanko: la tero turniĝu ĉirkaŭ la suno dum ronda nombro de tagoj. se la ŝanĝo ne tro grandu, 364-taga jaro oportune prezentus ĝuste 52 tagsepojn kaj regulan alternon de du 30-tagaj kaj unu 31-taga monatoj.

asocio por la rapidigo de la tero ankoraŭ ne decidis, ĉu oni prefere rapidigu la ĉirkaŭsunadon de la tero, tiel ke ĝi finu la jaron post 364 tagoj, aŭ ĉu oni pliŝate bremsu la rotacion de la planedo tiel ke post unu jaro ĝi ne estu turniĝinta pli ol ekzakte 364 fojojn. la dua solvo longigus la tagojn, horojn, minutojn kaj sekundojn avantaĝe por trajnomaltrafantoj kaj hezituloj, sed ĝi laŭ iuj opinioj embarase postulus ŝanĝon en la nomo de la societo, kiu do iĝus asocio por la malrapidigo de la tero. kelkaj viglaj disputoj okazis pri tiu temo, sed eĉ sen finofara decido la asocio atendas proponojn de plenumontoj kaj bonvenigas aliĝojn per la reta formularo.

2 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit…

ĉu estas ideo por la homoj kiu perdos sian naskiĝtagon?

milionoj da kukoj estos nemanĝitaj!

ĵeromo a dit…

ha, efektive, estus granda perdo. ni povas elporti, ke la monda borso kolapsas, sed se kukofaristoj bankrotus, kiel ni daŭrigus ion ajn?

mi proponas solvon per sinonimigo: ekzemple la 31a tago de la 3a monato ankaŭ estos laŭnome la malaperinta 31a tago de la unua monato. tiel daterevenoj estos savitaj kaj kukindustrio transvivos.