2008-10-02

nombrado...

nombrado ofte pliklarigas aferojn el la ordinara vivo, pri kiuj ni havas nebulajn ideojn. homoj kontentas je multaj multegaj kaj fantaziaj 99 elcentoj, dum ke sufiĉe precizaj nombroj estas disponeblaj.

mi memoras priliteraturajn artikolojn de francisko riŝodo (1), en kiuj li prezentadis nombradon de vortoj en frazoj de diversaj aŭtoroj. la rezultoj estis frape kontrastaj. ĉiu aŭtoro havis sian karakterizan frazlongon. la mezuma longo iafoje evoluis laŭ la jaroj. ĉe iuj aŭtoroj la frazoj longiĝis laŭ la iro de la verko. per tiaj kaj similaj tre simplaj mezuraĵoj de tielnomata vortstatistiko, oni kelkfoje ekspertizis anonimajn verkojn, kaj indikis probablan aŭtoron.

...

antaŭnelonge, volante scii ĉu la poŝtejo estas malfermita, mi trovis retejon kun horaroj de ĉiaj vendejoj en francio (2). aparta paĝo sciigas la mezuman tempon de malfermiteco en ĉiu klaso de vendejoj. tiel oni vidas, ke
  • drinkejoj servas dum 11,24 horoj tage
  • ŝminkejoj dum 9,05 horoj
  • apotekoj dum 7,65 horoj
  • ...
  • poŝtejoj dum 4,36 horoj
  • bibliotekoj dum 3,44 horoj
tio prilumas la funkciadon de tuta socio: en francio homoj povas atendi la malfermiĝon de publika servo dum 7 aŭ 8 horoj en la apuda drinkejo. poŝtistoj kaj bibliotekistoj ne miru, kiam klientoj alvenas ebriaj.

prinotoj:

  1. francisko riŝodo, france françois richaudeau /frãswa riŝodo/, fakulo pri legado, tipografio kaj similaj.
  2. les-horaires.fr

2 commentaires:

Anonyme a dit…

Surprizis min la malalta cifero por bibliotekoj. Tamen por Usono la cifero ne tiom malsamas: 5,7 horoj mezume. (Tion mi devis elĉizi el ĉi tiu dokumento.)

Kredeble la granda nombro de vilaĝetaj bibliotekoj malaltigas la mezumon por ambaŭ landoj.

ĵeromo a dit…

des pli surprize, ĉar kiam mi studis bibliotekajn aferojn, instruistoj volonte kontrastigis la elitecon de francaj librotekoj kun la oportuneco kaj akceptemo de usonaj. sed la komparo temis pri grandaj universitataj aŭ urbaj bibliotekoj. kiel vi rimarkigas etaj bibliotekoj tiras la mezumon al malaltaj ciferoj -- des pli ke en tia statistiko probable ĉiu biblioteko, ĉu granda, ĉu malgranda, same pezas.

en francio ĝis nun la samo validas pri poŝtejoj: la nacia poŝto ankoraŭ havas certaspecan monopolon, kvankam ekzistas kurieristoj. ĝi tenas vilaĝajn oficejojn funkciantajn dum unu tagduono en ĉiu semajno. eŭropa unio trudos konkurencan merkaton pri poŝta servo verŝajne en 2009. tiam vilaĝoj devos kalkuli kun nul horo da poŝta servo.