2008-09-01

proverboj vojaĝas

kiel ratoj, kiel homoj, proverboj disiĝis tra la tuta mondo. iuj el ili do atingis malsamajn ekstremojn de la kontinentoj.

iam irana amiko pene klarigis al mi, ke kiam iu ricevas ion donace kaj malfavore rigardas la donacon oni diras perse ke ne estas bone se oni ricevas ĉevalon kaj oni malfermas ĝian buŝon kaj... al donacita ĉevalo oni ne pririgardu la dentojn mi respondis. ĝuste tiel li diris. (fakte, se mi bone komprenis, perse oni ne nombru la dentojn, dum france oni ne pririgardu.)

iam mi senpripense bonvenigis ĉinan amikon ne tute fluan en franca lingvo per kiu bona vento alpelis vin?. ŝi demandis ĉu oni diras tiel ankaŭ en la franca?. ni ambaŭ miris.

1 commentaire:

roland a dit…

amuza !
Similan miron mi havis en Ipernity, iu brazila esperantistino montris la brazilan kuirarton, kaj jen venas foto de, ŝi diras, tipika brazila plado : bifsteko kun frititaj terpomoj !
Kion mi de ĉiam konis kiel tipike francan pladon !