2008-09-19

progresismo por senmemoruloj

nuntempaj homoj mirinde facile distingas inter progresismo, reakciismo aŭ konservismo. tamen – eble pro arda deziro sin mem prezenti kiel progresismaj kontraste al ĉio alia – ili konfuzas iom la du lastajn.

mi bone distingas nur konservismon. konservemulo rigardas la nunan situacion kiel preferindan kaj malakceptas proponatan ŝanĝon. sed kiam iu aprobas ŝanĝon, mi pene vidas, ĉu tiu sinteno estas progresema aŭ reakcia: ĉu li deziras tute novan aranĝon – progrese, aŭ revenon al pli frua stato – reakcie? nur bona konanto de historio povas respondi, kaj...

...estas malnovaj aferoj, kiuj ŝajnas novaj nur pro nescio de la publiko. tatuoj, nazringoj, kaj ĉevalvosta hararanĝo estus ekzemploj notis ken miner antaŭnelonge.

efektive la flagon de progresismo levas plej facile senmemoruloj.

ekzemple...

fine de la 19a, komence de la 20a jarcento oni inventas mamzonon. laŭ inismaj ideoj la inventantoj volas liberigi okcidentajn inojn de la rigidaj korsetoj, kiuj embarasas ilin en ĉiutaga kaj profesia vivo. en la 1970aj jaroj, inistoj manifestacias publike, demetante kaj bruligante mamzonojn, tiujn simbolojn de la vira subpremo. la kreintojn oni jam forgesis, kaj la veston oni rigardas signon rekte kontraŭan al la origina intenco.

aŭ...

amiko mia raportis antaŭ jaroj, ke najbaro lia estas katoliko, sed progresemulo: li kontraŭas la viziton de la papo al nia lando.... krom per sia firma antaŭjuĝo, ke katolikeco esence kontraŭas ĉian progreson, la aserto sonis amuze ĉar mi tuj memoris pli fruan intervjuon de pastro fervore esperanta ke la sekva papo vojaĝos tra la mondo, kiel tiam ne okazis dum pluraj jarcentoj. dudeko da jaroj kun raportoj pri migrema papo sufiĉis, por ke sensciulo taksu deziron de hejmosida papo signon de progresemo.

1 commentaire:

Anonyme a dit…

Mi konfesas, ke mi neniam komprenis tion pri mamzonoj. Laŭ Vikipedio, virino inventis ĝin (Herminie Cadolle, kiu eĉ havis maldekstrajn konektojn!).

Ken