2008-07-09

vojdependo

vojdependo nomas la sufiĉe simplan ideon, ke post elekto de iu vojo kaj ioma iro laŭ ĝi, oni prefere daŭrigu, eĉ se oni vidas ke la elekto estis misa: retroiro kaj ŝanĝo al alia vojo pli longus aŭ pli kostus, ol oni pretas akcepti.

la unuaj aplikoj de tiu teorio koncernis ekonomion. pli konataj ekzemploj tuŝas teĥnikojn, sistemojn: la dvorak-klavaro ne venkas la nunajn maloportunajn klavarojn; proponoj por nova vivoscienca nomsistemo ne forpuŝas la linean sistemon; iamaj instigoj simpligi la okcidentan kalendaron ne rezultigis ion; en registroficejoj miloj kaj miloj da patentoj dormas, sonĝante siajn maŝinajn kaj metodajn plibonigojn... kvankam la evoluo de la ĉirkaŭmondo kadukigas iujn procedojn, ili tradaŭras, ĉar fronte al ilia vasta uzateco, neniu deziras pagi mone, tempe aŭ laborforte por ŝanĝo, kaj des malpli por ŝanĝo kun risko de malsukceso.

oni facile imagas, kiel agu tiu, kiu ricevos profiton de elekto malavantaĝa al aliaj homoj. en la komenco li defendu la malbonan solvon per reklamo, per malĝustaj informoj, per premado, per prisilento de aliaj solvoj, per ajnaj rimedoj... poste, kiam oni sufiĉe investis por la malbona solvo kaj eniĝis en la vojdependon, li povas ŝanĝi la parolmanieron: jes, okazis malbona elekto, nun tio klaras, sed la ŝanĝo tro kostus, ni povas nur daŭrigi...

...

bone, ankaŭ pri komuniksistemoj...

prinotoj:

5 commentaires:

Anonyme a dit…

Mistero, ĉu ne; ĉar samtempe videblas allogo de ĉio nova, nur pro ties noveco, ĝis la grado, ke oni produktas novajn variantojn de io kaj tio, kiuj malpli bonas ol la antaŭaj.

Eble temas pri malsamaj homgrupoj.

Ken

ĵeromo a dit…

jes, nia socio, kiel aliaj, havas siajn kontraŭecojn. interalie ĝi estas samtempe novoŝata kaj antikvoŝata. en reklamoj marko fieras pri ekzisto "depost 1921" kaj apuda produkto atentigas ke ĝi estas "nova". ambaŭokaze tio volas sugesti kvaliton...

novoŝato probable pli fortas pro ĝenerala teĥnikavido: homoj ricevas prestiĝon el lasta veturilo, muzikaparato, sportilo... veturante per rapida aŭto kaj parolante tra lasta telefonspeco, nuna viro probable sentas kiel sentis viro, kiu antaŭ jarmiloj paradis sur bela ĉevalo kaj tenis fortikan glavon. la nova aparato prestiĝigas, ĉar ĝi maloftas kaj kostas. amasproduktado promesas ke morgaŭ la prezo malaltiĝos kaj ĉiu similiĝos al pli riĉaj homoj, sed tiam pli riĉaj havos aliajn ludilojn, kaj ĉiu fine imponas nur al malpli riĉaj. tiel modo ruliĝas plejofte de altaj al malaltaj ŝtupoj de la socio.

vojdependo provas klarigi, kial iuj dezirataj aŭ dezirindaj ŝanĝoj tamen ne okazas. la psiĥologia flanko de la afero eble estas tia: unuopuloj volonte prenas novajn sistemojn sed ili hezitas. se amaskonsumo ne venos, aŭ pli grave se amasdeziro ne venos? tiam la novaĵo estas malpli havinda, ĉar io dezirindas nur pro la deziro de ĉirkaŭuloj. akirante je alta prezo tiun nedeziratan aferon oni povus iĝi mokinda anstataŭ prestiĝa. tial eble, la aĉetintoj de tute novaj aparatoj modestumas vidu mi akiris tion, sed nur kiel ludilon, mi ne scias ĉu mi vere uzos... ili sincere dubas: eble poste ili povos paradi per ha vi aĉetis? jes, ne malbona, mi jam havas de unu jaro, sed eble ili devos senkulpiĝi ha tio? jes, mi provis iam... efektive ĝi ne tiom sukcesis.

la bezono de amasa sukceso estas ne nur psiĥologie sed ankaŭ praktike necesa, kiam temas pri komuniksistemoj: kalendaro, nomaro, telefono, mezursistemo, interlingvo, retpoŝto ne utilus al unu sola uzanto. necesas kerna grupo, kiu igas la novaĵon almenaŭ amuza, se ne rekte utila, kaj ofte necesas helpo de ŝtatoj aŭ industrioj por ekigi la uzadon. se mankos la kerna grupo aŭ la institucia helpo, la novaĵo ŝimos en angulo. vojdependo koncernas precipe tiajn novaĵojn, mi supozas.

Anonyme a dit…

Mi legis la vikipediaĵon; tre interesa esplorkampo, pri kiu mi ne sciis. Ŝajne tiu artikolo ne vere pritraktas la konflikton inter vojdependo kaj novoŝato.

Via tezo ke eblas distingi inter la novaĵoj resp. malnovaĵoj mem estas ja unu ebleco. Alia ebleco estas distingi inter la homoj: nacioj, aĝgrupoj, kaj unuopuloj. Estas ekzemple puzlo, kial Usono ne akceptis praktike la SI. Tipa usonano dirus, ke ne estas kialo "akcepti" ĝin; oni instruas ĝin en la lernejoj, kaj tiuj, kiuj bezonas ĝin, uzas ĝin (sciencistoj ekzemple). La aliaj uzas la kutiman malnovan sistemon.

Mi ne scias, verdire, ĉu tiom gravas vera (mal)noveco. Estas malnovaj aferoj, kiuj ŝajnas novaj nur pro nescio de la publiko. Tatuoj, nazringoj, kaj ĉevalvosta hararanĝo estus ekzemploj. Mi rakontu anekdoton tiurilate: mi vizitis mian filinon kaj nepineton en Kolorado, kaj kiam mi envenis la domon, la nepineto kuris al mi ekscite: "Rigardu nian novan telefonon! Ĝi havas ŝnuron ĝin ligantan al la vandskatolo, tiel ke ne eblas perdi ĝin!" Temis pri malnovstila telefono, ne sendrata, kaj ŝi simple neniam vidis tian antaŭe.

Temas do parte pri impresoj. Persone, mi tre ŝatus havi unu el tiuj komputiloj faritaj el ligno. Ĝi estus samtempe "nova" kaj "malnova", ĝi miksus la epokojn.

Ken

Anonyme a dit…

Agrable, ke vi skribas pri vojdependo per lingvo, kiu prezentas novan vojon...

ĵeromo a dit…

ĝuste. interalie mi opinias, ke post ankoraŭ kelkaj jardekoj da progreso de la angla lingvo en internaciaj institucioj, tiuj povos ŝanĝi sian nunan ignoradon al argumento motivita de vojdependo: "jes, via lingvo internacia estas bona solvo, sed ni jam funkcias preskaŭ unulingve kaj la ŝanĝo al alia lingvo tro kostus..."