2008-06-16

bill gates mortis

(tradicia ŝerco de komputistoj)

vilĉjo gec, la estro de mikrosofto, mortis kaj atingas la akceptejon de transmondo. tie funde de granda salono sidas maljunulo. li klavas sur komputilo surhavanta ian emblemon similan al pomo. vilĉjo proksimiĝas kun la manoj en poŝoj, volante aspekti senstreĉa. la maljunulo ekrigardas lin kaj demandas:

— sinjoro?

— ee... gec, mi estas vilĉjo gec.

— momenteton, mi serĉos... klav-klav-klav-klav-klav... jen mi havas, gec vilĉjo, naskita en 1344, pasteĉofaristo en islingtono... ha, ne, iomete malnova dosiero...

— efektive.

— do gec vilĉjo, naskita en 1954, bicikloŝtelisto kaj haŝiŝ...

— ne, ne, ne tiu.

— do eble gec vilĉjo, naskita en 1955, komputisto en remizo...?

— jes, ĝuste, kaj poste mi...

— do sinjoro gec, mi gratulas, vi atingis la transmondon kaj... momenton, mi kontrolos... jes, vi havas liberan elekton inter infero kaj paradizo. kion vi pli ŝatos?

— eee, tio estas iom... neatendita. mi pripensu... kio pli komfortas? vidu, tiajn lokojn mi konas nur laŭ onidiro... ĉu vi povus rekomendi?

— ne... sed vi povas viziti antaŭ elekto.

— ĉu?

— jes, antaŭvizito eblas. iru la mezan koridoron, tri ŝtupojn malsupren. en la korto atendas vizittrajneto. la sekva ekiros post... momenton bonvolu, mi serĉas... dam... ili ankoraŭ... ha, ekiros post du minutoj, rapidu.

— dankon, mi tuj iros.

— la apudan pordon.

— ho, dankon.

vilĉjo rapidas tra koridoro, tri ŝtupojn malsupren. en la korto vere atendas trajneto. li signas al la ŝoforo.

— ĉu estas la trajneto por vizito de paradizo kaj infero?

— ĝuste. eksidu, sinjoro, ni tuj ekiros.

— dankon. kiom kostas bileto?

— la veturo estas senpaga.

vilĉjo kontente ridetas, dum la trajno ekmoviĝas. oni unue trairas paradizon. hela lumo brilas sur longaj vicoj de arboj. homoj en blankaj vestoj sidas sur nuboj kaj kantas religiajn kantojn. fontanoj fluas.

— bele!

iom pli malproksime aliaj homoj en blankaj vestoj kantas aliajn religiajn kantojn. la trajno iom supreniras. de pli alte oni vidas pluajn aleojn kaj fontanojn. la trajno malsupreniras.

— ĉu estos ankoraŭ longe tiel?

— ni tuj ŝanĝos la direkton, sinjoro, kaj ni trairos inferon.

la trajneto rapidas tra pordego kun fremda surskribo las... sed tempo ne sufiĉas por legi, ĝi suriras kurbon kaj oni ekvidas inferon: lampoj kaj reklamoj brilas super salonegoj, homoj eniras kaj eliras, vetludas ĉe tabloj, manĝegas el longaj rostejoj, trinkas bieron el barelegoj, diboĉas en malantaŭaj ĉambroj... tiel daŭras dum mejloj kaj mejloj, eble eĉ dum kilometroj.

kiam la trajno haltas, vilĉjo reiras al la akceptejo kaj enviciĝas. li ne kutimas atendi, sed tio lasas tempon por pripenso. verdire pripenso ne tre necesas. venas lia vico. la ulo kun la pom-emblema komputilo demandas:

— nu, sinoro gec, ĉu vi elektis?

— jes. mi iros... mm... pliŝate en inferon.

— mi pensas, ke multaj homoj aprobus... nu, vi konscias, ke tio estas neŝanĝebla decido, ĉu?

— jes.

— en ordo. subskribu ĉi tie kaj bonvole iru tra la maldekstra pordo.

— ĝis revido.

— adiaŭ.

vilĉjo detenas sin de kurado, li puŝas la klapon de la pordo kaj atingas peronon. la pordo refermiĝas malantaŭ li. estas varme kaj mallume... tre varme kaj tre mallume... iom post iom tra la mallumo vilĉjo tamen ekvidas: torĉoj malforte prilumas malpurajn ĉambregojn kie svarmas cimoj, homoj estas entirataj aŭ elpuŝataj, oni hazarde elprenas ilin, kuiras ilin sur kradoj kiel kolbasojn dum ĝardenrostado, dronigas iujn en bolanta peĉo kiel fruktojn por konfitaĵo, mistraktas aliajn en malantaŭaj ĉambroj...

li turnas sin al diablo, kiu paŭzas apude, fumante cigaredon sub plato avizanta estas devige fumi almenaŭ unufoje en ĉiu horo.

— pardonu, ĉu tio vere estas infero?

— jes sinjoro, mi laboras ĉi tie de iom da tempo, kaj mi povas diri al vi, ke ĝi estas vera infero.

— sed, antaŭ momento mi vizitis... nu... inferon, kaj ĝi aspektis tute alie.

— haaa, vi vidis la provversion, ĉu?

2 commentaires:

Anonyme a dit…

Anekdoto ĝusta kaj justa :) Mia sola plendo pri mikrosofto estis, ke ili surmerkatigas aferojn antaŭ ol ili tute funkcias... tio fakte fariĝis nova koncepto de rapida progreso, havanta laŭ mi ankaŭ sociajn dimensiojn.

Ken

ĵeromo a dit…

la livero de nefinitaj programoj estas konata kiel la maniero rapida kaj malpura (quick and dirty). ĝi estas parto de strategio, kiun mikrosofto eble iniciatis, sed kiu nun ĝeneralas:
1e - okupu la merkaton antaŭ ol aliaj faras
2e - kiam vi jam tenas la merkaton, tiam vi havas tempon por bonigi la produktojn.

kompreneble tio ne validas pri tuta komputika industrio: programoj regantaj aviojn aŭ kernenergiajn centralojn estas elprovitaj kaj ne paneas.

nuntempe mi pli riproĉas la prezon ol la kvaliton de mikrosoftaĵoj, kaj konsekvence mi uzas senpagajn programojn, se ili haveblas. antaŭ jardekoj ibomo estis la plej sukcesa firmao. ĝin oni enviis kaj priklaĉis. mikrosofto transprenis la rolon, kaj nun sama malamikeco celas ĝin. mi ne dubas, ke se pomo estus la plej prospera komputika firmao, ĝin oni malamus...